-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
25
|Deuteronomio 31:25|
tiam Moseo ordonis al la Levidoj, kiuj portis la keston de interligo de la Eternulo, dirante:
-
26
|Deuteronomio 31:26|
Prenu cxi tiun libron de la instruo, kaj kusxigu gxin flanke de la kesto de interligo de la Eternulo, via Dio, por ke gxi estu tie atesto kontraux vi;
-
27
|Deuteronomio 31:27|
cxar mi konas vian malobeemecon kaj vian malmolan nukon; ja ecx nun, kiam mi estas ankoraux vivanta inter vi, vi estis malobeemaj kontraux la Eternulo:kio do estos post mia morto?
-
28
|Deuteronomio 31:28|
Kunvenigu al mi cxiujn plejagxulojn de viaj triboj kaj viajn oficistojn, kaj mi parolos antaux iliaj oreloj tiujn vortojn, kaj mi atestigos kontraux ili la cxielon kaj la teron.
-
29
|Deuteronomio 31:29|
CXar mi scias, ke post mia morto vi malbonigxos kaj deklinigxos de la vojo, pri kiu mi ordonis al vi; kaj trafos vin mizero en la estonta tempo pro tio, ke vi faros malbonon antaux la okuloj de la Eternulo, kolerigante Lin per la faroj de viaj manoj.
-
30
|Deuteronomio 31:30|
Kaj Moseo eldiris antaux la oreloj de la tuta komunumo de Izrael la vortojn de cxi tiu kanto gxis la fino:
-
1
|Deuteronomio 32:1|
Atentu, cxielo, kaj mi parolos; Kaj auxdu la tero la vortojn de mia busxo.
-
2
|Deuteronomio 32:2|
Versxigxos kiel pluvo mia instruo, Fluos kiel roso mia parolo, Kiel pluvego sur verdajxon Kaj kiel grandaj gutoj sur herbon.
-
3
|Deuteronomio 32:3|
CXar la nomon de la Eternulo mi vokas; Donu honoron al nia Dio.
-
4
|Deuteronomio 32:4|
Li estas la Roko; perfektaj estas Liaj faroj; CXar cxiuj Liaj vojoj estas justaj. Li estas Dio fidela kaj sen malbonago; Justa kaj verama Li estas.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5