-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
15
|Deuteronomio 30:15|
Rigardu, mi proponis al vi hodiaux la vivon kaj bonon, kaj la morton kaj malbonon;
-
16
|Deuteronomio 30:16|
ordonante al vi ami la Eternulon, vian Dion, iri laux Liaj vojoj, kaj observi Liajn ordonojn kaj Liajn legxojn kaj Liajn decidojn, por ke vi vivu kaj multigxu, kaj por ke vin benu la Eternulo, via Dio, en la lando, en kiun vi venas, por ekposedi gxin.
-
17
|Deuteronomio 30:17|
Sed se deklinigxos via koro kaj vi ne auxskultos kaj vi lasos forlogi vin kaj vi adorklinigxos al aliaj dioj kaj servos al ili:
-
18
|Deuteronomio 30:18|
en tia okazo mi sciigas al vi hodiaux, ke vi pereos, ke vi ne longe vivos sur la tero, sur kiun vi transiras trans Jordanon, por veni tien kaj ekposedi gxin.
-
19
|Deuteronomio 30:19|
Mi atestigas pri vi hodiaux la cxielon kaj la teron:la vivon kaj la morton mi proponis al vi, la benon kaj la malbenon; elektu la vivon, por ke vi vivu, vi kaj via idaro,
-
20
|Deuteronomio 30:20|
amante la Eternulon, vian Dion, auxskultante Lian vocxon kaj alkrocxante vin al Li; cxar Li estas via vivo kaj via longatempeco de logxado sur la tero, pri kiu la Eternulo jxuris al viaj patroj, al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob, ke Li donos al ili.
-
1
|Deuteronomio 31:1|
Kaj Moseo iris kaj parolis cxi tiujn vortojn al la tuta Izrael.
-
2
|Deuteronomio 31:2|
Kaj li diris al ili:Mi havas hodiaux la agxon de cent dudek jaroj, mi ne povas plu eliri nek eniri; kaj la Eternulo diris al mi:Vi ne transiros cxi tiun Jordanon.
-
3
|Deuteronomio 31:3|
La Eternulo, via Dio, mem iros antaux vi; Li ekstermos tiujn popolojn antaux vi, kaj vi heredos ilin; Josuo iros antaux vi, kiel la Eternulo diris.
-
4
|Deuteronomio 31:4|
Kaj la Eternulo faros al ili, kiel Li faris al Sihxon kaj al Og, regxoj de la Amoridoj, kaj al ilia lando, kiujn Li ekstermis.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5