-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
4
|Deuteronomio 29:4|
Sed la Eternulo ne donis al vi koron, por kompreni, nek okulojn, por vidi, nek orelojn, por auxdi, gxis la nuna tago.
-
5
|Deuteronomio 29:5|
Kaj mi kondukis vin dum kvardek jaroj en la dezerto; ne sentauxgigxis viaj vestoj sur vi, kaj viaj sxuoj ne sentauxgigxis sur via piedo.
-
6
|Deuteronomio 29:6|
Panon vi ne mangxis, kaj vinon kaj ebriigajxojn vi ne trinkis; por ke vi sciu, ke Mi, la Eternulo, estas via Dio.
-
7
|Deuteronomio 29:7|
Kaj vi venis al cxi tiu loko; kaj eliris Sihxon, regxo de HXesxbon, kaj Og, regxo de Basxan, kontraux nin milite, kaj ni venkobatis ilin;
-
8
|Deuteronomio 29:8|
kaj ni prenis ilian landon, kaj ni donis gxin kiel posedajxon al la Rubenidoj kaj al la Gadidoj kaj al duono de la tribo de Manase.
-
9
|Deuteronomio 29:9|
Observu do la vortojn de cxi tiu interligo kaj plenumu ilin, por ke vi sukcesu en cxio, kion vi faros.
-
10
|Deuteronomio 29:10|
Vi cxiuj staras hodiaux antaux la Eternulo, via Dio; viaj estroj, viaj triboj, viaj plejagxuloj, kaj viaj oficistoj, cxiuj Izraelidoj;
-
11
|Deuteronomio 29:11|
viaj infanoj, viaj edzinoj, kaj via fremdulo, kiu estas en via tendaro, de la hakanto de via ligno gxis la cxerpanto de via akvo;
-
12
|Deuteronomio 29:12|
por ke vi transiru en la interligon de la Eternulo, via Dio, kaj en Lian jxuran interkonsenton, kiun la Eternulo, via Dio, faras kun vi hodiaux,
-
13
|Deuteronomio 29:13|
por ke Li starigu vin hodiaux kiel Sian popolon, kaj Li estu al vi Dio, kiel Li diris al vi, kaj kiel Li jxuris al viaj patroj, al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5