-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
42
|Deuteronomio 28:42|
CXiujn viajn arbojn kaj la fruktojn de via tero ekposedos la insektoj.
-
43
|Deuteronomio 28:43|
La fremdulo, kiu estos inter vi, levigxos super vi cxiam pli kaj pli alte, kaj vi mallevigxos cxiam pli kaj pli malalte.
-
44
|Deuteronomio 28:44|
Li pruntedonos al vi, sed vi ne pruntedonos al li; li estos kapo, kaj vi estos vosto.
-
45
|Deuteronomio 28:45|
Kaj venos sur vin cxiuj cxi tiuj malbenoj kaj persekutos vin kaj atingos vin, gxis vi estos ekstermita; cxar vi ne auxskultis la vocxon de la Eternulo, via Dio, por observi Liajn ordonojn kaj Liajn legxojn, kiujn Li donis al vi.
-
46
|Deuteronomio 28:46|
Kaj ili estos kiel signoj kaj avertoj sur vi kaj sur via idaro eterne;
-
47
|Deuteronomio 28:47|
pro tio, ke vi ne servis al la Eternulo, via Dio, en gajeco kaj kun gxoja koro, kiam vi cxion havis abunde.
-
48
|Deuteronomio 28:48|
Kaj vian malamikon, kiun la Eternulo sendos sur vin, vi servos en malsato kaj soifo kaj nudeco kaj manko de cxio; kaj li metos feran jugon sur vian kolon, gxis li ekstermos vin.
-
49
|Deuteronomio 28:49|
La Eternulo venigos sur vin popolon de malproksime, de la fino de la tero; gxi venos, kiel flugas aglo; tio estos popolo, kies lingvon vi ne komprenos,
-
50
|Deuteronomio 28:50|
popolo aroganta, kiu ne respektos maljunulon kaj ne kompatos junulon.
-
51
|Deuteronomio 28:51|
Kaj gxi mangxos la fruktojn de viaj brutoj kaj la fruktojn de via tero, gxis gxi ruinigos vin tiel, ke gxi ne lasos al vi grenon, nek moston, nek oleon, nek naskitajxojn de viaj grandaj brutoj, nek idaron de viaj malgrandaj brutoj, gxis gxi pereigos vin.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Crónicas 5-7