-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
35
|Deuteronomio 32:35|
CXe Mi estas vengxo kaj repago, GXis la tago, kiam eksxanceligxos ilia piedo; CXar proksima estas la tago de ilia malfelicxo, Kaj rapide venos tio, kio estas destinita por ili.
-
36
|Deuteronomio 32:36|
CXar la Eternulo jugxos Sian popolon, Kaj Li kompatos Siajn sklavojn, Kiam Li vidos, ke malaperis ilia forto, Ke jam ne ekzistas malliberulo nek liberulo.
-
37
|Deuteronomio 32:37|
Kaj Li diros:Kie estas iliaj dioj, La fortikajxo, kiun ili fidis;
-
38
|Deuteronomio 32:38|
Kiuj mangxis la sebon de iliaj bucxoferoj, Trinkis la vinon de iliaj versxoferoj? Ili levigxu kaj helpu vin, Ili estu sxirmo por vi!
-
39
|Deuteronomio 32:39|
Vidu nun, ke estas Mi, Mi sola, Kaj ne ekzistas dio krom Mi; Mi mortigas kaj vivigas; Mi frapas kaj resanigas; Kaj neniu povas savi el Mia mano.
-
40
|Deuteronomio 32:40|
Mi levos al la cxielo Mian manon, Kaj Mi diros:Mi vivas eterne.
-
41
|Deuteronomio 32:41|
Kiam Mi akrigos Mian brilantan glavon Kaj Mia mano komencos la jugxadon, Tiam Mi revengxos al Miaj malamikoj, Kaj al Miaj malamantoj Mi repagos.
-
42
|Deuteronomio 32:42|
Mi ebriigos Miajn sagojn per sango, Kaj Mia glavo mangxos karnon, El la sango de mortigitoj kaj kaptitoj, El la kapoj de la estroj de la malamikoj.
-
43
|Deuteronomio 32:43|
Gloru, ho gentoj, Lian popolon; CXar Li vengxos pro la sango de Siaj sklavoj, Kaj Li redonos vengxon al Siaj malamikoj Kaj pekliberigos Sian teron kaj Sian popolon.
-
44
|Deuteronomio 32:44|
Kaj Moseo venis kaj eldiris cxiujn vortojn de cxi tiu kanto antaux la oreloj de la popolo, li kaj Josuo, filo de Nun.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5