-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
45
|Deuteronomio 32:45|
Kaj kiam Moseo finis la paroladon de cxiuj cxi tiuj vortoj antaux la tuta Izrael,
-
46
|Deuteronomio 32:46|
tiam li diris al ili:Enmetu en vian koron cxiujn vortojn, per kiuj mi avertas vin hodiaux, kaj transdonu ilin al viaj gefiloj, por ke ili penu plenumi cxiujn vortojn de cxi tiu instruo.
-
47
|Deuteronomio 32:47|
CXar ne malgrava afero gxi estas por vi; sed gxi estas via vivo, kaj per cxi tiu afero vi longe vivos sur la tero, al kiu vi iras trans Jordanon, por ekposedi gxin.
-
48
|Deuteronomio 32:48|
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo en la sama tago, dirante:
-
49
|Deuteronomio 32:49|
Supreniru sur cxi tiun monton Abarim, sur la monton Nebo, kiu estas en la lando Moaba, kontraux Jerihxo; kaj rigardu la landon Kanaanan, kiun Mi donas al la Izraelidoj kiel posedajxon;
-
50
|Deuteronomio 32:50|
kaj mortu sur la monto, sur kiun vi supreniras, kaj alkolektigxu al via popolo, kiel mortis Aaron, via frato, sur la monto Hor, kaj alkolektigxis al sia popolo:
-
51
|Deuteronomio 32:51|
pro tio, ke vi pekis kontraux Mi inter la Izraelidoj cxe la Akvo de Malpaco en Kadesx, en la dezerto Cin; pro tio, ke vi ne aperigis Mian sanktecon inter la Izraelidoj.
-
52
|Deuteronomio 32:52|
CXar de malproksime vi vidos la landon, sed vi ne eniros tien, en la landon, kiun mi donas al la Izraelidoj.
-
1
|Deuteronomio 33:1|
Kaj jen estas la beno, per kiu benis Moseo, la Dia homo, la Izraelidojn antaux sia morto.
-
2
|Deuteronomio 33:2|
Li diris: La Eternulo venis de Sinaj Kaj eklumis al ili de Seir; Li ekbrilis de la monto Paran Kaj venis el milmiloj da sanktuloj; CXe Lia dekstra flanko estas fajro de legxo por ili.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5