-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
3
|Deuteronomio 33:3|
Vere Li amas la popolojn; CXiuj Liaj sanktuloj estas en Via mano; Kaj ili falis antaux Viaj piedoj, Por auxskulti Viajn vortojn.
-
4
|Deuteronomio 33:4|
Instruon transdonis al ni Moseo, Heredajxon por la komunumo de Jakob.
-
5
|Deuteronomio 33:5|
Kaj li farigxis regxo en Jesxurun, Kiam kunvenis la cxefoj de la popolo, Kune la triboj de Izrael.
-
6
|Deuteronomio 33:6|
Vivu Ruben, kaj li ne mortu; Kaj liaj viroj ne estu malmultaj.
-
7
|Deuteronomio 33:7|
Kaj cxi tion pri Jehuda li diris: Auxdu, ho Eternulo, la vocxon de Jehuda, Kaj alkonduku lin al lia popolo; Per siaj manoj li sin defendos, Kaj Vi estu helpanto kontraux liaj malamikoj.
-
8
|Deuteronomio 33:8|
Kaj pri Levi li diris: Viaj signoj de lumo kaj de justo estu por Via sankta viro, Kiun Vi elprovis en Masa, Kun kiu Vi malpacis cxe la Akvo de Malpaco;
-
9
|Deuteronomio 33:9|
Kiu diras pri sia patro kaj pri sia patrino: Mi ne vidis ilin; Kiu ne rekonis siajn fratojn Kaj ne konis siajn filojn: CXar ili observis Viajn dirojn Kaj gardis Vian interligon;
-
10
|Deuteronomio 33:10|
Ili instruu Viajn legxojn al Jakob Kaj Vian instruon al Izrael; Ili metu incenson antaux Vian vizagxon, Kaj bruloferojn sur Vian altaron.
-
11
|Deuteronomio 33:11|
Benu, ho Eternulo, lian forton, Kaj favoru la faron de liaj manoj; Frapu la lumbon de tiuj, kiuj levigxas kontraux lin, Kaj de liaj malamantoj, ke ili ne povu relevigxi.
-
12
|Deuteronomio 33:12|
Pri Benjamen li diris: La amato de la Eternulo logxos sendangxere cxe Li; Li protektas lin cxiutage, Kaj inter Liaj brakoj li ripozas.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5