-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
18
|Deuteronomio 27:18|
Malbenita estu, kiu erarigas blindulon pri la vojo. Kaj la tuta popolo diros:Amen.
-
19
|Deuteronomio 27:19|
Malbenita estu, kiu forklinas la rajton de fremdulo, orfo, kaj vidvino. Kaj la tuta popolo diros:Amen.
-
20
|Deuteronomio 27:20|
Malbenita estu, kiu kusxas kun la edzino de sia patro; cxar li malkovris la baskon de sia patro. Kaj la tuta popolo diros:Amen.
-
21
|Deuteronomio 27:21|
Malbenita estu, kiu kusxas kun ia bruto. Kaj la tuta popolo diros:Amen.
-
22
|Deuteronomio 27:22|
Malbenita estu, kiu kusxas kun sia fratino, filino de sia patro aux filino de sia patrino. Kaj la tuta popolo diros:Amen.
-
23
|Deuteronomio 27:23|
Malbenita estu, kiu kusxas kun sia bopatrino. Kaj la tuta popolo diros:Amen.
-
24
|Deuteronomio 27:24|
Malbenita estu, kiu kasxe mortigas sian proksimulon. Kaj la tuta popolo diros:Amen.
-
25
|Deuteronomio 27:25|
Malbenita estu, kiu prenas subacxeton, por mortigi animon, sangon senkulpan. Kaj la tuta popolo diros:Amen.
-
26
|Deuteronomio 27:26|
Malbenita estu, kiu ne persistos en la vortoj de cxi tiu instruo, por plenumi ilin. Kaj la tuta popolo diros:Amen.
-
1
|Deuteronomio 28:1|
Se vi auxskultos la vocxon de la Eternulo, via Dio, penante plenumi cxiujn Liajn ordonojn, kiujn mi transdonas al vi hodiaux, tiam la Eternulo, via Dio, faros vin pli alta, ol cxiuj popoloj de la tero.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5