-
-
Esperanto
-
-
1
|Eclesiastés 10:1|
Venenaj musxoj putrigas kaj haladzigas la oleon de parfumisto; pli sxatata ol sagxo kaj honoro ofte estas malgranda malsagxajxo.
-
2
|Eclesiastés 10:2|
La koro de sagxulo estas cxe lia dekstra flanko, kaj la koro de malsagxulo cxe lia maldekstra.
-
3
|Eclesiastés 10:3|
Kaj ecx en la vojo, laux kiu iras malsagxulo, mankas al li sagxo, kaj al cxiu li diras, ke li estas malsagxulo.
-
4
|Eclesiastés 10:4|
Se atakos vin kolero de reganto, ne forlasu vian lokon, cxar mildeco pardonigas ecx grandajn krimojn.
-
5
|Eclesiastés 10:5|
Ekzistas malbono, kiun mi vidis sub la suno; gxi estas kvazaux eraro, venanta de la reganto:
-
6
|Eclesiastés 10:6|
senscieco estas metata tre alte, kaj la ricxuloj sidas malalte.
-
7
|Eclesiastés 10:7|
Mi vidis sklavojn sur cxevaloj, kaj princojn, irantajn piede, kiel sklavoj.
-
8
|Eclesiastés 10:8|
Kiu fosas kavon, tiu falos en gxin; kaj kiu detruas muron, tiun mordos serpento.
-
9
|Eclesiastés 10:9|
Kiu transmovas sxtonojn, tiu faras al si difekton per strecxo; kaj kiu hakas lignon, tiu sin vundas per gxi.
-
10
|Eclesiastés 10:10|
Se malakrigxis la hakilo, kaj oni ne akrigas la trancxan flankon, oni devas strecxi la fortojn; kaj la cxefajxo estas prepari cxion sagxe.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 8-10