-
-
Esperanto
-
-
11
|Eclesiastés 10:11|
Se mordis la serpento sen kuracparolo, tiam jam ne utilas kuracparolanto.
-
12
|Eclesiastés 10:12|
Vortoj el busxo de sagxulo estas agrablaj, sed la busxo de malsagxulo lin mem pereigas.
-
13
|Eclesiastés 10:13|
La komenco de la parolo de lia busxo estas malsagxajxo, kaj la fino de lia parolo estas abomeninda sensencajxo.
-
14
|Eclesiastés 10:14|
Malsagxulo multe parolas, kvankam homo ne scias, kio estos; kaj kio estos post li? kiu cxi tion diros al li?
-
15
|Eclesiastés 10:15|
Penado de malsagxuloj lacigas cxiun, kiu ne scias ecx la vojon al la urbo.
-
16
|Eclesiastés 10:16|
Ve al vi, ho lando, se via regxo estas infano kaj viaj princoj mangxas frue!
-
17
|Eclesiastés 10:17|
Felicxa vi estas, ho lando, se via regxo estas de nobla deveno kaj viaj princoj mangxas en gxusta tempo, por fortigxi, ne por festeni!
-
18
|Eclesiastés 10:18|
De mallaboremeco falos la plafono; kaj, se oni mallevas la manojn, tramalsekigxas la domo.
-
19
|Eclesiastés 10:19|
Por plezuro oni arangxas festenojn, kaj vino gajigas la vivon, kaj mono respondas por cxio.
-
20
|Eclesiastés 10:20|
Ecx en viaj pensoj ne malbenu la regxon, kaj en via dormocxambro ne malbenu ricxulon; cxar birdo cxiela transportos vian vocxon, kaj flugila estajxo eldiros vian parolon.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 5-7