-
-
Esperanto
-
-
25
|Efesios 4:25|
Pro tio, formetante malveron, cxiu parolu veron kun sia proksimulo, cxar ni estas membroj unu de alia.
-
26
|Efesios 4:26|
Koleru kaj ne peku, la suno ne subiru sur via kolero;
-
27
|Efesios 4:27|
ankaux ne donu lokon al la diablo.
-
28
|Efesios 4:28|
SXtelinto ne plu sxtelu, sed prefere li laboru, farante bonon per siaj manoj, por ke li havu ion por doni al bezonanto.
-
29
|Efesios 4:29|
El via busxo eliru neniu putra vorto, sed nur tio, kio estas bona, por konvena edifado, por ke gxi donu gracon al la auxdantoj.
-
30
|Efesios 4:30|
Kaj ne cxagrenu la Sanktan Spiriton de Dio, en kiu vi estis sigelitaj al la tago de elacxeto.
-
31
|Efesios 4:31|
CXia akreco kaj indigno kaj kolero kaj vocxbruado kaj kalumnio estu formetitaj el inter vi, kune kun cxia malico;
-
32
|Efesios 4:32|
kaj estu bonfaraj unu al alia, bonkoraj, pardonantaj unu al alia, kiel ankaux Dio en Kristo pardonis al vi.
-
1
|Efesios 5:1|
Estu do imitantoj de Dio, kiel infanoj amataj;
-
2
|Efesios 5:2|
kaj iradu en amo, kiel Kristo nin amis kaj sin donis pro ni, donajxon kaj oferajxon al Dio por agrabla odorajxo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 5-7