-
-
Esperanto
-
-
15
|Efesios 4:15|
sed parolante la veron en amo, ni cxiel kreskadu en tiun, kiu estas la kapo, Kristo,
-
16
|Efesios 4:16|
el kiu la tuta korpo, kunigita kaj kunfortikigita tra cxiu artiko de la livera sistemo, per energio, laux la mezuro de cxiu parto, faras kreskadon de la korpo, por la sinedifado en amo.
-
17
|Efesios 4:17|
La jenon do mi diras, kaj protestas en la Sinjoro, ke vi ne plu iru tiel, kiel iras ankaux la nacianoj en la vanteco de siaj mensoj,
-
18
|Efesios 4:18|
mallumigitaj en intelekto, fremdigitaj for de la vivo de Dio, pro la nescio, kiu estas en ili, pro la malmoleco de ilia koro;
-
19
|Efesios 4:19|
kiuj, sensentigxinte, fordonis sin al malcxasteco por la praktikado de cxia malpureco kun avideco.
-
20
|Efesios 4:20|
Sed vi ne tiel lernis Kriston;
-
21
|Efesios 4:21|
se almenaux vi lin auxdis, kaj en li estis instruitaj, kiel en Jesuo estas vero;
-
22
|Efesios 4:22|
por ke vi formetu, rilate al antauxa konduto, la malnovan homon, pereeman laux trompaj deziroj,
-
23
|Efesios 4:23|
kaj renovigxu rilate al la spirito de via menso,
-
24
|Efesios 4:24|
kaj surmetu la novan homon, kreitan laux Dio en justeco kaj vera sankteco.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 5-7