-
-
Esperanto
-
-
17
|Hebreos 2:17|
Tial li devis en cxio similigxi al siaj fratoj, por ke li farigxu kompatema kaj fidela cxefpastro en la aferoj de Dio, por fari repacigon por la pekoj de la popolo.
-
18
|Hebreos 2:18|
CXar per tio, ke li mem, tentate, suferis, li povas helpi la tentatojn.
-
1
|Hebreos 3:1|
Tial, fratoj sanktaj, partoprenantaj en cxiela voko, pripensu la Apostolon kaj CXefpastron de nia konfeso, Jesuon,
-
2
|Hebreos 3:2|
kiu estis fidela al Tiu, kiu nomis lin kiel ankaux Moseo en Lia domo.
-
3
|Hebreos 3:3|
CXar cxi tiu estas rigardita kiel inda je tiom pli granda gloro ol Moseo, kiom pli grandan honoron, ol la domo, havas gxia stariginto.
-
4
|Hebreos 3:4|
CXar cxiu domo estas starigita de iu; sed la stariginto de cxio estas Dio.
-
5
|Hebreos 3:5|
Kaj Moseo ja estis fidela en Lia tuta domo, kiel servanto, por atestajxo pri tio, kio estis parolota;
-
6
|Hebreos 3:6|
sed Kristo, kiel filo super Lia domo; kies domo ni estas, se ni tenos nian kuragxon kaj la gxojadon de nia espero firmaj gxis la fino.
-
7
|Hebreos 3:7|
Tial, kiel diras la Sankta Spirito: Hodiaux, se vi auxskultas Lian vocxon,
-
8
|Hebreos 3:8|
Ne obstinigu vian koron, kiel en la indignigo, Kiel en la tago de la tento en la dezerto,
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 4-5