-
-
Esperanto
-
-
10
|Hebreos 4:10|
CXar tiu, kiu venis en sian ripozejon, ankaux mem ripozas de siaj faroj, kiel Dio de Siaj.
-
11
|Hebreos 4:11|
Ni klopodu do veni en tiun ripozejon, por ke neniu falu laux la sama ekzemplo de malobeo.
-
12
|Hebreos 4:12|
CXar la vorto de Dio estas viva kaj energia, kaj pli akra ol cxia glavo dutrancxa, kaj penetranta gxis divido de la animo kaj spirito, kaj de artikoj kaj medolo, kaj kritikanta la pensojn kaj celojn de la koro.
-
13
|Hebreos 4:13|
Kaj ne ekzistas kreitajxo kasxita antaux Lia vidado; sed cxio estas nuda kaj evidenta al la okuloj de Tiu, al kiu nia afero rilatas.
-
14
|Hebreos 4:14|
Havante do cxefpastron grandan, trapasintan la cxielon, Jesuon, la Filon de Dio, ni tenu firme nian konfeson.
-
15
|Hebreos 4:15|
CXar ni havas cxefpastron ne tian, kiu ne povus simpatii kun niaj malfortajxoj, sed tentitan en cxio tiel same, tamen sen peko.
-
16
|Hebreos 4:16|
Ni do alvenu kun kuragxo al la trono de graco, por ke ni ricevu kompaton kaj trovu gracon por gxustatempa helpo.
-
1
|Hebreos 5:1|
CXar cxiu cxefpastro, prenata el inter homoj, pro homoj estas difinita por aferoj rilatantaj al Dio, por ke li oferu kaj donacojn kaj oferojn pro pekoj;
-
2
|Hebreos 5:2|
povante indulgi tiujn, kiuj estas malkleraj kaj erarantaj, tial, ke li mem estas cxirkauxata de malforteco;
-
3
|Hebreos 5:3|
kaj pro tio li devas, kiel por la popolo, tiel ankaux por si mem, oferi pro pekoj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 4-5