-
-
Esperanto
-
-
21
|1 Corintios 14:21|
En la legxo estas skribite:Per balbutantaj lipoj kaj per lingvo fremda Mi parolos al cxi tiu popolo; kaj tamen tiel ili ne volos auxskulti Min, diras la Eternulo.
-
22
|1 Corintios 14:22|
Tial la lingvoj estas kiel signo, ne al la kredantoj, sed al la nekredantoj; sed la profetpovo estas kiel signo, ne al la nekredantoj, sed al la kredantoj.
-
23
|1 Corintios 14:23|
Se do la tuta eklezio kunvenos, kaj cxiuj parolos per lingvoj, kaj tien envenos nekleruloj aux nekredantoj, cxu ili ne diros, ke vi frenezas?
-
24
|1 Corintios 14:24|
Sed se cxiuj profetos, kaj envenos nekredanto aux neklerulo, li estos konvinkata de cxiuj, li estos jugxata de cxiuj;
-
25
|1 Corintios 14:25|
la sekretoj de lia koro estos elmontrataj; kaj sekve li falos sur sian vizagxon kaj adoros Dion, deklarante, ke Dio ja estas cxe vi.
-
26
|1 Corintios 14:26|
Kio do estas, fratoj? Kiam vi kunvenas, cxiu havas psalmon, havas instruon, havas malkasxajxon, havas lingvon, havas interpretajxon. CXio farigxu por edifo.
-
27
|1 Corintios 14:27|
Se oni parolas per lingvo, tio estu duope, aux triope je plejmulto, kaj lauxvice; kaj unu interpretu;
-
28
|1 Corintios 14:28|
sed se ne cxeestas interpretanto, oni silentu en la eklezio; kaj li parolu al si kaj al Dio.
-
29
|1 Corintios 14:29|
Kaj la profetoj parolu duope aux triope, kaj la aliaj interdiferencigu.
-
30
|1 Corintios 14:30|
Sed se al alia apudsidanta io malkasxigxos, la unua silentu.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Números 17-19