-
-
Esperanto
-
-
21
|1 Corintios 1:21|
CXar pro tio, ke en la sagxeco de Dio la mondo per sia sagxeco ne konis Dion, bonvolis Dio per la malsagxeco de la prediko savi la kredantojn.
-
22
|1 Corintios 1:22|
CXar Judoj postulas signojn, kaj Grekoj sercxas sagxecon;
-
23
|1 Corintios 1:23|
sed ni predikas Kriston krucumitan, por Judoj falilon, kaj por Grekoj malsagxon;
-
24
|1 Corintios 1:24|
sed por la vokitoj mem, cxu Judoj aux Grekoj, Kriston la potencon de Dio, kaj la sagxecon de Dio.
-
25
|1 Corintios 1:25|
CXar la malsagxeco de Dio estas pli sagxa ol homoj; kaj la malforteco de Dio estas pli forta ol homoj.
-
26
|1 Corintios 1:26|
CXar rigardu vian vokon, fratoj, ke ne multaj sagxuloj laux la karno, ne multaj potenculoj, ne multaj nobeloj, estas vokataj;
-
27
|1 Corintios 1:27|
sed Dio elektis la malsagxajn objektojn de la mondo, por hontigi la sagxulojn; kaj Dio elektis la malfortajn objektojn de la mondo, por hontigi la fortajn;
-
28
|1 Corintios 1:28|
kaj la malnoblajn objektojn de la mondo, kaj la malestimatajn Dio elektis, kaj ecx la nerealajn, por neniigi la realajn;
-
29
|1 Corintios 1:29|
por ke neniu karno fieru antaux Dio.
-
30
|1 Corintios 1:30|
Sed el Li vi estas en Kristo Jesuo, kiu farigxis al ni sagxeco el Dio, kaj justeco kaj sanktigo, kaj elacxeto;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13