-
-
Esperanto
-
-
1
|1 Corintios 6:1|
CXu iu el vi, havante aferon kontraux sia proksimulo, kuragxas procesi antaux la malpiuloj, kaj ne antaux la sanktuloj?
-
2
|1 Corintios 6:2|
Aux cxu vi ne scias, ke la sanktuloj jugxos la mondon? kaj se la mondon vi jugxos, cxu vi ne estas indaj jugxi la plej malgrandajn aferojn?
-
3
|1 Corintios 6:3|
CXu vi ne scias, ke ni jugxos angxelojn? kiom pli do aferojn de la nuna vivo?
-
4
|1 Corintios 6:4|
Se do vi devas starigi tribunalon pri la aferoj de la nuna vivo, cxu vi faras jugxantoj tiujn, kiuj estas negravaj en la eklezio?
-
5
|1 Corintios 6:5|
Mi diras tion, por vin hontigi. CXu efektive ne ekzistas cxe vi ecx unu sagxulo, kiu povus decidi inter siaj fratoj,
-
6
|1 Corintios 6:6|
sed frato procesas kontraux frato, kaj ecx antaux nekredantoj?
-
7
|1 Corintios 6:7|
Certe jam estas cxe vi granda domagxo, ke vi faras procesojn unu kontraux alia. Kial vi ne prefere suferas maljustecon? kial vi ne prefere suferas rabadon?
-
8
|1 Corintios 6:8|
Tamen ecx vi mem faras maljustecon kaj rabadon, kaj ecx kontraux la fratoj.
-
9
|1 Corintios 6:9|
Aux cxu vi ne scias, ke la maljustuloj ne heredos la regnon de Dio? Ne trompigxu:nek malcxastuloj, nek idolanoj, nek adultuloj, nek molmoruloj, nek viruzacxantoj,
-
10
|1 Corintios 6:10|
nek sxtelistoj, nek aviduloj, nek drinkuloj, nek insultantoj, nek rabemuloj, heredos la regnon de Dio.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 8-10