-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
15
|2 Crónicas 15:15|
Kaj cxiuj Judoj gxojis pri la jxuro, cxar ili jxuris el sia tuta koro, ili sercxis Lin kun plena fervoro, kaj Li trovigis Sin al ili. Kaj la Eternulo donis al ili trankvilecon cxirkauxe.
-
16
|2 Crónicas 15:16|
Kaj ecx Maahxan, la patrinon, la regxo Asa senigis je sxia titolo de regxino, pro tio, ke sxi faris idolon por Asxtar. Kaj Asa dishakis sxian idolon, dispecigis gxin kaj forbruligis cxe la torento Kidron.
-
17
|2 Crónicas 15:17|
Tamen la altajxoj ne estis forigitaj cxe Izrael; sed la koro de Asa estis perfekta dum lia tuta vivo.
-
18
|2 Crónicas 15:18|
Li enportis en la domon de Dio la konsekritajxojn de sia patro, kaj siajn proprajn konsekritajxojn, argxenton kaj oron kaj vazojn.
-
19
|2 Crónicas 15:19|
Kaj ne estis milito gxis la tridek-kvina jaro de la regxado de Asa.
-
1
|2 Crónicas 16:1|
En la tridek-sesa jaro de la regxado de Asa iris Baasxa, regxo de Izrael, kontraux Judujon, kaj li konstruis Raman, por bari la eliradon kaj eniradon al Asa, regxo de Judujo.
-
2
|2 Crónicas 16:2|
Tiam Asa elprenis argxenton kaj oron el la trezorejoj de la domo de la Eternulo kaj de la regxa domo, kaj sendis al Ben-Hadad, regxo de Sirio, kiu logxis en Damasko, kaj dirigis al li:
-
3
|2 Crónicas 16:3|
Estas interligo inter mi kaj vi, kiel inter mia patro kaj via patro; jen mi sendas al vi argxenton kaj oron:neniigu vian interligon kun Baasxa, regxo de Izrael, por ke li foriru de mi.
-
4
|2 Crónicas 16:4|
Kaj Ben-Hadad obeis la regxon Asa, kaj sendis siajn militestrojn kontraux la urbojn de Izrael, kaj ili venkobatis Ijonon kaj Danon kaj Abel- Maimon, kaj cxiujn provizejojn en la urboj de Naftali.
-
5
|2 Crónicas 16:5|
Kiam Baasxa tion auxdis, li cxesis konstrui Raman kaj haltigis sian laboradon.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16