-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
12
|2 Crónicas 17:12|
Jehosxafat farigxadis cxiam pli granda kaj atingis grandan altecon. Kaj li konstruis en Judujo kastelojn kaj grenurbojn.
-
13
|2 Crónicas 17:13|
Kaj multe da laboroj li havis en la urboj de Judujo, kaj bravajn militistojn en Jerusalem.
-
14
|2 Crónicas 17:14|
Jen estas ilia ordo laux iliaj patrodomoj:cxe la Jehudaidoj estis milestroj:la estro Adna, kaj kun li estis tricent mil bravaj militistoj;
-
15
|2 Crónicas 17:15|
apud li estis la estro Jehohxanan, kaj kun li ducent okdek mil;
-
16
|2 Crónicas 17:16|
apud li estis Amasja, filo de Zihxri, kiu konsekris sin al la Eternulo, kaj kun li estis ducent mil bravaj militistoj.
-
17
|2 Crónicas 17:17|
CXe la Benjamenidoj estis:brava militisto Eljada, kaj kun li ducent mil viroj armitaj per pafarko kaj sxildo;
-
18
|2 Crónicas 17:18|
apud li estis Jehozabad, kaj kun li cent okdek mil viroj armitaj por la militistaro.
-
19
|2 Crónicas 17:19|
Tiuj servis al la regxo, krom tiuj, kiujn la regxo starigis en la fortikigitaj urboj de la tuta Judujo.
-
1
|2 Crónicas 18:1|
Jehosxafat havis multe da ricxeco kaj honoro; kaj li boparencigxis kun Ahxab.
-
2
|2 Crónicas 18:2|
Post kelke da jaroj li veturis al Ahxab en Samarion. Kaj Ahxab bucxis multe da sxafoj kaj bovoj por li, kaj por la popolo, kiu estis kun li, kaj konvinkis lin iri kontraux Ramoton en Gilead.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16