-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
6
|2 Crónicas 16:6|
Tiam la regxo Asa prenis cxiujn Judojn; kaj ili forportis la sxtonojn de Rama kaj gxian lignon, el kiuj Baasxa faris la konstruadon; kaj li konstruis el tio Geban kaj Micpan.
-
7
|2 Crónicas 16:7|
En tiu tempo venis la antauxvidisto HXanani al Asa, regxo de Judujo, kaj diris al li:CXar vi apogis vin sur la regxo de Sirio, kaj ne apogis vin sur la Eternulo, via Dio, tial savigxis el via mano la militistaro de la regxo de Sirio.
-
8
|2 Crónicas 16:8|
CXu la Etiopoj kaj Luboj ne estis kun granda forto, kun cxaroj kaj rajdistoj en tre granda nombro? tamen, cxar vi apogis vin sur la Eternulo, Li transdonis ilin en vian manon;
-
9
|2 Crónicas 16:9|
cxar la okuloj de la Eternulo cxirkauxrigardas la tutan teron, por subteni tiujn, kies koro estas plene aldonita al Li. Malsagxe vi agis per cxi tio; pro tio de nun vi havos militojn.
-
10
|2 Crónicas 16:10|
Asa ekkoleris kontraux la antauxvidisto kaj metis lin en malliberejon, cxar li indignis kontraux li pro tio; ankaux kelkajn el la popolo Asa premis en tiu tempo.
-
11
|2 Crónicas 16:11|
La historio de Asa, la unua kaj la lasta, estas priskribita en la libro de la regxoj de Judujo kaj Izrael.
-
12
|2 Crónicas 16:12|
En la tridek-nauxa jaro de sia regxado Asa malsanigxis je siaj piedoj; tre forta farigxis lia malsano; sed ecx en sia malsano li turnis sin ne al la Eternulo, sed al kuracistoj.
-
13
|2 Crónicas 16:13|
Kaj Asa ekdormis kun siaj patroj, kaj mortis en la kvardek-unua jaro de sia regxado.
-
14
|2 Crónicas 16:14|
Kaj oni enterigis lin en lia tombo, kiun li pretigis al si en la urbo de David; kaj oni kusxigis lin sur lito plenigita de aromajxoj kaj diversaj lerte preparitaj sxmirajxoj, kaj oni faris por li tre grandan brulon.
-
1
|2 Crónicas 17:1|
Anstataux li ekregxis lia filo Jehosxafat. Kaj li farigxis potenca kontraux Izrael.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16