-
-
Esperanto
-
-
22
|2 Reyes 25:22|
Super la popolo, kiu restis en la Juda lando kaj kiun restigis Nebukadnecar, regxo de Babel, li estrigis super ili Gedaljan, filon de Ahxikam, filo de SXafan.
-
23
|2 Reyes 25:23|
Kiam cxiuj militestroj, ili kaj iliaj homoj, auxdis, ke la regxo de Babel estrigis Gedaljan, ili venis al Gedalja en Micpan, nome:Isxmael, filo de Netanja, kaj Johxanan, filo de Kareahx, kaj Seraja, filo de Tanhxumet, Netofaano, kaj Jaazanja, filo de Maahxatano, ili kaj iliaj homoj.
-
24
|2 Reyes 25:24|
Kaj Gedalja jxuris al ili kaj al iliaj homoj, kaj diris al ili:Ne timu esti subuloj de la HXaldeoj; logxu en la lando kaj servu al la regxo de Babel, kaj estos al vi bone.
-
25
|2 Reyes 25:25|
Sed en la sepa monato venis Isxmael, filo de Netanja, filo de Elisxama, el la regxa idaro, kune kun dek viroj, kaj ili frapis Gedaljan, kaj li mortis, ankaux la Judojn kaj la HXaldeojn, kiuj estis kun li en Micpa.
-
26
|2 Reyes 25:26|
Tiam levigxis la tuta popolo, de la malgrandaj gxis la grandaj, kaj ankaux la militestroj, kaj ili foriris en Egiptujon, cxar ili timis la HXaldeojn.
-
27
|2 Reyes 25:27|
En la tridek-sepa jaro post la elpatrujigo de Jehojahxin, regxo de Judujo, en la dek-dua monato, en la dudek-sepa tago de la monato, Evil- Merodahx, regxo de Babel, en la jaro de sia regxigxo levis la kapon de Jehojahxin, regxo de Judujo, el la malliberejo;
-
28
|2 Reyes 25:28|
kaj li parolis kun li afable, kaj starigis lian tronon pli alte ol la tronoj de la aliaj regxoj, kiuj estis cxe li en Babel;
-
29
|2 Reyes 25:29|
kaj li sxangxis liajn vestojn de malliberejo; kaj li mangxadis cxiam cxe li dum sia tuta vivo;
-
30
|2 Reyes 25:30|
kaj liaj vivrimedoj, vivrimedoj konstantaj, estis donataj al li de la regxo cxiutage dum lia tuta vivo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Deuteronomio 29-31