- 
			
				
- 
									
   Esperanto									 - 
									
									 
- 
									
									11
									 
									 
									|2 Reyes 1:11|
									Kaj li denove sendis al li alian kvindekestron kun lia kvindeko. Kaj tiu ekparolis kaj diris al li:Ho homo de Dio! tiele diras la regxo:Malsupreniru rapide.									
									    
								 
- 
									
									12
									 
									 
									|2 Reyes 1:12|
									Kaj Elija respondis kaj diris al ili:Se mi estas homo de Dio, tiam venu fajro el la cxielo kaj ekstermu vin kaj vian kvindekon. Kaj venis fajro de Dio el la cxielo kaj ekstermis lin kaj lian kvindekon.									
									    
								 
- 
									
									13
									 
									 
									|2 Reyes 1:13|
									Kaj li denove sendis triafoje kvindekestron kun lia kvindeko. Kaj la tria kvindekestro iris, kaj venis kaj fleksis siajn genuojn antaux Elija, kaj ekpetegis lin kaj diris al li:Ho homo de Dio! mia animo kaj la animo de cxi tiuj kvindek viaj servantoj havu do ian valoron antaux viaj okuloj.									
									    
								 
- 
									
									14
									 
									 
									|2 Reyes 1:14|
									Jen venis fajro el la cxielo kaj ekstermis la du antauxajn kvindekestrojn kaj iliajn kvindekojn; nun mia animo havu ian valoron antaux viaj okuloj.									
									    
								 
- 
									
									15
									 
									 
									|2 Reyes 1:15|
									Tiam angxelo de la Eternulo diris al Elija:Iru kun li, ne timu lin. Kaj li levigxis, kaj iris kun li al la regxo.									
									    
								 
- 
									
									16
									 
									 
									|2 Reyes 1:16|
									Kaj li ekparolis al li:Tiele diras la Eternulo:Pro tio, ke vi sendis senditojn, por demandi Baal-Zebubon, la dion de Ekron, kvazaux ne ekzistus Dio en Izrael, por demandi Lian vorton, tial de la lito, sur kiu vi kusxigxis, vi ne deiros, sed vi mortos.									
									    
								 
- 
									
									17
									 
									 
									|2 Reyes 1:17|
									Kaj li mortis, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun eldiris Elija.  Kaj anstataux li ekregxis Jehoram, en la dua jaro de Jehoram, filo de Jehosxafat, regxo de Judujo; cxar li ne havis filon.									
									    
								 
- 
									
									18
									 
									 
									|2 Reyes 1:18|
									La cetera historio de Ahxazja, kion li faris, estas priskribita en la libro de kroniko de la regxoj de Izrael.									
									    
								 
- 
									
									1
									 
									 
									|2 Reyes 2:1|
									Kiam la Eternulo volis levi Elijan en ventego en la cxielon, Elija estis iranta kun Elisxa el Gilgal.									
									    
								 
- 
									
									2
									 
									 
									|2 Reyes 2:2|
									Kaj Elija diris al Elisxa:Restu do cxi tie, cxar la Eternulo sendas min al Bet-El. Sed Elisxa diris:Mi jxuras per la Eternulo kaj per via animo, ke mi vin ne forlasos. Kaj ili ekiris al Bet-El.									
									    
								 
 - 
									
 - 
				
Sugerencias
 

Haga clic para leer Juan 16-18