- 
			
				
- 
									
   Esperanto									 - 
									
									 
- 
									
									13
									 
									 
									|2 Reyes 2:13|
									Kaj li levis la mantelon de Elija, kiu defalis de li, kaj reiris kaj starigxis sur la bordo de Jordan.									
									    
								 
- 
									
									14
									 
									 
									|2 Reyes 2:14|
									Kaj li prenis la mantelon de Elija, kiu defalis de li, kaj frapis la akvon, kaj diris:Kie estas la Eternulo, Dio de Elija? Kaj li frapis la akvon,  kaj gxi dividigxis duflanken, kaj Elisxa trapasis.									
									    
								 
- 
									
									15
									 
									 
									|2 Reyes 2:15|
									Kiam la profetidoj, kiuj estis kontrauxe en Jerihxo, lin ekvidis, ili diris:La spirito de Elija transiris sur Elisxan. Kaj ili iris al li renkonte kaj adorklinigxis antaux li gxis la tero.									
									    
								 
- 
									
									16
									 
									 
									|2 Reyes 2:16|
									Kaj ili diris al li:Jen kun viaj servantoj trovigxas kvindek homoj,  viroj fortaj; ili iru kaj sercxu vian sinjoron; eble la spirito de la Eternulo forportis lin kaj jxetis lin sur unu el la montoj aux en unu el la valoj. Sed li diris:Ne sendu.									
									    
								 
- 
									
									17
									 
									 
									|2 Reyes 2:17|
									Tamen ili insistis tiel longe, gxis li hontis, kaj li diris:Sendu. Kaj ili sendis kvindek homojn kaj sercxis dum tri tagoj, sed ne trovis lin.									
									    
								 
- 
									
									18
									 
									 
									|2 Reyes 2:18|
									Kaj ili revenis al li, dum li estis en Jerihxo. Kaj li diris al ili:Mi diris ja al vi, ke vi ne iru.									
									    
								 
- 
									
									19
									 
									 
									|2 Reyes 2:19|
									Kaj la logxantoj de tiu urbo diris al Elisxa:Jen do la logxado en cxi tiu urbo estas bona, kiel nia sinjoro vidas; sed la akvo estas malbona, kaj la tero estas senfrukta.									
									    
								 
- 
									
									20
									 
									 
									|2 Reyes 2:20|
									Tiam li diris:Alportu al mi novan pladon, kaj metu tien salon. Kaj oni alportis al li.									
									    
								 
- 
									
									21
									 
									 
									|2 Reyes 2:21|
									Kaj li eliris al la fonto de la akvo kaj jxetis tien salon, kaj diris:Tiele diras la Eternulo:Mi resanigas cxi tiun akvon, gxi ne kauxzos plu morton nek senfruktecon.									
									    
								 
- 
									
									22
									 
									 
									|2 Reyes 2:22|
									Kaj la akvo farigxis sana gxis la nuna tempo, konforme al la vorto de Elisxa, kiun li diris.									
									    
								 
 - 
									
 - 
				
Sugerencias
 

Haga clic para leer Juan 16-18