- 
			
				
- 
									
   Esperanto									 - 
									
									 
- 
									
									23
									 
									 
									|2 Reyes 2:23|
									Kaj li foriris de tie en Bet-Elon. Dum li estis iranta sur la vojo,  malgrandaj knaboj eliris el la urbo kaj mokis lin, kaj parolis al li:Iru,  kalvulo, iru, kalvulo!									
									    
								 
- 
									
									24
									 
									 
									|2 Reyes 2:24|
									Li returnis sin kaj ekvidis ilin, kaj malbenis ilin en la nomo de la Eternulo. Kaj eliris du ursinoj el la arbaro kaj dissxiris el ili kvardek du infanojn.									
									    
								 
- 
									
									25
									 
									 
									|2 Reyes 2:25|
									Kaj li iris de tie al la monto Karmel, kaj de tie li revenis en Samarion.									
									    
								 
- 
									
									1
									 
									 
									|2 Reyes 3:1|
									Jehoram, filo de Ahxab, farigxis regxo super Izrael en Samario en la dek-  oka jaro de Jehosxafat, regxo de Judujo, kaj li regxis dek du jarojn.									
									    
								 
- 
									
									2
									 
									 
									|2 Reyes 3:2|
									Li faradis malbonon antaux la okuloj de la Eternulo, tamen ne tiel, kiel lia patro kaj lia patrino; li forigis la statuon de Baal, kiun faris lia patro.									
									    
								 
- 
									
									3
									 
									 
									|2 Reyes 3:3|
									Tamen li restis aligxinta al la pekoj de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon; li ne forlasis ilin.									
									    
								 
- 
									
									4
									 
									 
									|2 Reyes 3:4|
									Mesxa, regxo de Moab, estis pasxtisto, kaj li sendadis al la regxo de Izrael po cent mil sxafidoj kaj cent mil virsxafoj kun ilia lano.									
									    
								 
- 
									
									5
									 
									 
									|2 Reyes 3:5|
									Sed kiam Ahxab mortis, la regxo de Moab defalis de la regxo de Izrael.									
									    
								 
- 
									
									6
									 
									 
									|2 Reyes 3:6|
									Tiam la regxo Jehoram eliris el Samario kaj revuis la tutan Izraelon.									
									    
								 
- 
									
									7
									 
									 
									|2 Reyes 3:7|
									Kaj li iris kaj sendis al Jehosxafat, regxo de Judujo, por diri:La regxo de Moab defalis de mi; cxu vi iros kun mi milite kontraux Moabon? Tiu diris:Mi iros; mi estas kiel vi, mia popolo kiel via popolo, miaj cxevaloj kiel viaj cxevaloj.									
									    
								 
 - 
									
 - 
				
Sugerencias
 

Haga clic para leer Juan 16-18