- 
			
				
- 
									
   Esperanto									 - 
									
									 
- 
									
									8
									 
									 
									|2 Reyes 3:8|
									Kaj li diris:Kiun vojon ni iros? Kaj la alia diris:La vojon de la Edoma dezerto.									
									    
								 
- 
									
									9
									 
									 
									|2 Reyes 3:9|
									Tiam ekiris la regxo de Izrael kaj la regxo de Judujo kaj la regxo de Edom; sed kiam ili trairis vojon de sep tagoj, ne estis akvo por la militistaro, nek por la brutoj, kiuj sekvis ilin.									
									    
								 
- 
									
									10
									 
									 
									|2 Reyes 3:10|
									Kaj la regxo de Izrael diris:Ho ve! la Eternulo vokis cxi tiujn tri regxojn, por transdoni ilin en la manojn de Moab.									
									    
								 
- 
									
									11
									 
									 
									|2 Reyes 3:11|
									Sed Jehosxafat diris:CXu ne trovigxas cxi tie profeto de la Eternulo,  por ke ni demandu per li la Eternulon? Tiam respondis unu el la servantoj de la regxo de Izrael, kaj diris:Estas cxi tie Elisxa, filo de SXafat, kiu versxadis akvon sur la manojn de Elija.									
									    
								 
- 
									
									12
									 
									 
									|2 Reyes 3:12|
									Kaj Jehosxafat diris:Li posedas la vorton de la Eternulo. Kaj iris al li la regxo de Izrael kaj Jehosxafat kaj la regxo de Edom.									
									    
								 
- 
									
									13
									 
									 
									|2 Reyes 3:13|
									Kaj Elisxa diris al la regxo de Izrael:Kio komuna estas inter mi kaj vi?  iru al la profetoj de via patro kaj al la profetoj de via patrino. Sed la regxo de Izrael diris al li:Ne, cxar la Eternulo vokis cxi tiujn tri regxojn,  por transdoni ilin en la manojn de Moab.									
									    
								 
- 
									
									14
									 
									 
									|2 Reyes 3:14|
									Tiam Elisxa diris:Mi jxuras per la Eternulo Cebaot, antaux kiu mi staras, ke se mi ne estimus Jehosxafaton, regxon de Judujo, mi ne ekrigardus vin kaj ne vidus vin.									
									    
								 
- 
									
									15
									 
									 
									|2 Reyes 3:15|
									Nun alkonduku al mi muzikiston. Kaj kiam la muzikisto ludis, estis sur li la mano de la Eternulo.									
									    
								 
- 
									
									16
									 
									 
									|2 Reyes 3:16|
									Kaj li diris:Tiele diras la Eternulo:Faru en cxi tiu valo multajn fosojn.									
									    
								 
- 
									
									17
									 
									 
									|2 Reyes 3:17|
									CXar tiele diras la Eternulo:Vi ne vidos venton kaj vi ne vidos pluvon,  kaj tamen cxi tiu valo plenigxos de akvo, kaj vi trinkos, kaj ankaux viaj apartenantoj kaj viaj brutoj.									
									    
								 
 - 
									
 - 
				
Sugerencias
 

Haga clic para leer Juan 16-18