-
-
Esperanto
-
-
21
|2 Samuel 1:21|
Montoj en Gilboa, Nek roso nek pluvo estu sur vi, nek kampoj fruktodonaj; CXar tie estas malhonorita la sxildo de herooj, La sxildo de Saul, kvazaux li ne estus oleita per sankta oleo.
-
22
|2 Samuel 1:22|
Sen sango de mortigitoj, sen sebo de fortuloj, La pafarko de Jonatan neniam venis returne, Kaj la glavo de Saul ne revenis vane.
-
23
|2 Samuel 1:23|
Saul kaj Jonatan, amindaj kaj cxarmaj cxe sia vivo, Ecx cxe sia morto ne disigxis; Pli rapidaj ili estis ol agloj, Pli fortaj ol leonoj.
-
24
|2 Samuel 1:24|
Filinoj de Izrael, ploru pri Saul, Kiu vestis vin per purpuro kun ornamajxoj, Kiu metis orajn ornamojn sur viajn vestojn.
-
25
|2 Samuel 1:25|
Kiel falis herooj meze de la batalo! Mortigita estas Jonatan sur viaj altajxoj.
-
26
|2 Samuel 1:26|
Mi malgxojas pro vi, mia frato Jonatan; Vi estis al mi tre kara; Via amo estis al mi pli kara, Ol la amo de virinoj.
-
27
|2 Samuel 1:27|
Kiel falis herooj, Kaj pereis batalaj armiloj!
-
1
|2 Samuel 2:1|
Post tio David demandis la Eternulon, dirante:CXu mi eniru en unu el la urboj de Jehuda? Kaj la Eternulo diris al li:Eniru. Kaj David diris:Kien mi eniru? Kaj Li respondis:En HXebronon.
-
2
|2 Samuel 2:2|
Kaj David tien eniris, kune kun siaj edzinoj, Ahxinoam, la Jizreelanino, kaj Abigail, edzino de Nabal, la Karmelanino.
-
3
|2 Samuel 2:3|
Ankaux siajn virojn, kiuj estis kun li, David alkondukis, cxiun kun lia domo; kaj ili eklogxis en la urboj de HXebron.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 5-7