-
-
Esperanto
-
-
4
|2 Samuel 2:4|
Tiam venis la viroj de Jehuda kaj sanktoleis tie Davidon kiel regxon super la domo de Jehuda. Kiam oni sciigis al David, ke la logxantoj de Jabesx en Gilead enterigis Saulon,
-
5
|2 Samuel 2:5|
David sendis senditojn al la logxantoj de Jabesx en Gilead, kaj dirigis al ili:Estu benataj de la Eternulo pro tio, ke vi faris tiun favorkorajxon al via sinjoro, al Saul, kaj enterigis lin;
-
6
|2 Samuel 2:6|
nun la Eternulo faru al vi favorkorajxon kaj justajxon; kaj mi ankaux repagos al vi tiun bonajxon, kiun vi faris;
-
7
|2 Samuel 2:7|
nun fortigxu viaj manoj, kaj estu kuragxaj; cxar mortis via sinjoro Saul, sed jam min sanktoleis la Judoj kiel regxon super ili.
-
8
|2 Samuel 2:8|
Dume Abner, filo de Ner, militestro de Saul, prenis Isx-Bosxeton, filon de Saul, kaj transkondukis lin en Mahxanaimon,
-
9
|2 Samuel 2:9|
kaj starigis lin kiel regxon super Gilead kaj super la Asxuridoj kaj super Jizreel kaj super Efraim kaj super Benjamen kaj super la tuta Izrael.
-
10
|2 Samuel 2:10|
Isx-Bosxet, filo de Saul, havis la agxon de kvardek jaroj, kiam li farigxis regxo de Izrael, kaj du jarojn li regxis. Nur la domo de Jehuda sekvis Davidon.
-
11
|2 Samuel 2:11|
La dauxro de la tempo, dum kiu David estis regxo en HXebron super la domo de Jehuda, estis sep jaroj kaj ses monatoj.
-
12
|2 Samuel 2:12|
Kaj Abner, filo de Ner, kun la servantoj de Isx-Bosxet, filo de Saul, eliris el Mahxanaim en Gibeonon.
-
13
|2 Samuel 2:13|
Kaj Joab, filo de Ceruja, kun la servantoj de David, eliris kaj renkontigxis kun ili cxe la akvejo de Gibeon; kaj sidigxis unuj cxe unu flanko de la akvejo, kaj la aliaj cxe la dua flanko de la akvejo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Números 17-19