-
-
Esperanto
-
-
24
|2 Samuel 2:24|
Kaj Joab kaj Abisxaj postkuris Abneron. Kiam la suno mallevigxis, ili venis al la monteto Ama, kiu estas kontraux Giahx sur la vojo al la dezerto Gibeona.
-
25
|2 Samuel 2:25|
Kaj la Benjamenidoj kolektigxis cxirkaux Abner kaj formis unu tacxmenton kaj starigxis sur la supro de unu monteto.
-
26
|2 Samuel 2:26|
Tiam Abner ekkriis al Joab, kaj diris:CXu eterne mangxados la glavo? cxu vi ne scias, kiel maldolcxaj estos la sekvoj? kiel longe vi ne ordonos al la popolo cxesigi la atakadon de siaj fratoj?
-
27
|2 Samuel 2:27|
Kaj Joab respondis:Kiel vivas la Eternulo, se vi ne estus elvokinta, tiam ankoraux matene la popolo cxesus atakadi cxiu sian fraton.
-
28
|2 Samuel 2:28|
Kaj Joab ekblovis per trumpeto, kaj la tuta popolo haltis kaj ne persekutis plu la Izraelidojn kaj ne plu batalis.
-
29
|2 Samuel 2:29|
Abner kaj liaj viroj marsxis sur la ebenajxo tiun tutan nokton kaj transiris Jordanon kaj trairis la tutan Bitronon kaj venis en Mahxanaimon.
-
30
|2 Samuel 2:30|
Kaj Joab revenis de la persekutado de Abner kaj kolektis la tutan popolon; kaj mankis el la servantoj de David dek naux viroj kaj Asahel.
-
31
|2 Samuel 2:31|
Sed la servantoj de David frapis el la Benjamenidoj kaj el la viroj de Abner tricent sesdek virojn, kiuj mortis.
-
32
|2 Samuel 2:32|
Kaj ili levis Asahelon, kaj enterigis lin en la tombo de lia patro, kiu estas en Bet-Lehxem. Kaj Joab kaj liaj viroj iris dum la tuta nokto, kaj la mateno trafis ilin en HXebron.
-
1
|2 Samuel 3:1|
Kaj la milito estis longedauxra inter la domo de Saul kaj la domo de David. Sed David farigxadis cxiam pli forta, kaj la domo de Saul farigxadis cxiam pli malforta.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13