-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
21
|Hechos 10:21|
Kaj Petro malsupreniris al la viroj, kaj diris:Jen mi estas tiu, kiun vi sercxas; kia estas la kauxzo, pro kiu vi venis?
-
22
|Hechos 10:22|
Kaj ili diris:Kornelio, centestro, viro justa kaj timanta Dion, kaj bone atestata de la tuta nacio de la Judoj, estas avertita de sankta angxelo, ke li venigu vin al sia domo kaj auxdu parolojn de vi.
-
23
|Hechos 10:23|
Tial li envokis kaj gastigis ilin. Kaj en la sekvanta tago li levigxis, kaj foriris kun ili, kaj iuj fratoj el Jafo lin akompanis.
-
24
|Hechos 10:24|
Kaj la morgauxan tagon ili eniris en Cezarean. Kaj Kornelio atendis ilin, kunvokinte siajn parencojn kaj intimajn amikojn.
-
25
|Hechos 10:25|
Kaj kiam Petro estis eniranta, Kornelio lin renkontis, kaj, falinte antaux liaj piedoj, adorklinigxis al li.
-
26
|Hechos 10:26|
Sed Petro lin levis, dirante:Starigxu; mi mem ankaux estas homo.
-
27
|Hechos 10:27|
Kaj interparolante kun li, li eniris, kaj trovis multajn kunvenintajn;
-
28
|Hechos 10:28|
kaj li diris al ili:Vi mem scias, kiel kontrauxlegxe estas por Judo kamaradigxi aux aliri al alinaciano; sed Dio min admonis, ke mi ne nomu ian homon profana aux malpura;
-
29
|Hechos 10:29|
tial, kiam mi estis vokita, mi alvenis sen kontrauxdiro. Mi do demandas, por kio vi min venigis?
-
30
|Hechos 10:30|
Kaj Kornelio diris:Antaux kvar tagoj gxis cxi tiu horo, mi pregxis la nauxahoran pregxon en mia domo; kaj jen antaux mi staris viro hele vestita,
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5