-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Hechos 13:1|
Kaj en Antiohxia, en la tiea eklezio, estis profetoj kaj instruistoj, Barnabas, kaj Simeon, nomata Niger, kaj Lucio, la Kirenano, kaj Manaen, kunvartito de la tetrarhxo Herodo, kaj Sauxlo.
-
2
|Hechos 13:2|
Kaj dum ili faris servon al la Sinjoro kaj fastis, la Sankta Spirito diris:Apartigu al mi Barnabason kaj Sauxlon por tiu laboro, al kiu mi ilin vokis.
-
3
|Hechos 13:3|
Tiam, fastinte kaj pregxinte kaj metinte sur ilin la manojn, ili forsendis ilin.
-
4
|Hechos 13:4|
Kaj cxi tiuj, forkondukite de la Sankta Spirito, malsupreniris al Seleuxkia; kaj de tie ili sxipiris al Kipro.
-
5
|Hechos 13:5|
Kaj estante en Salamis, ili proklamis la vorton de Dio en la sinagogoj de la Judoj; kaj ili havis Johanon kiel helpanton.
-
6
|Hechos 13:6|
Kaj trairinte la tutan insulon gxis Pafos, ili trovis unu magiiston, Judan falsan profeton, kies nomo estis Bar-Jesuo,
-
7
|Hechos 13:7|
kiu estis kun la prokonsulo Sergio Pauxlo, prudenta viro. CXi tiu venigis al si Barnabason kaj Sauxlon, kaj deziris auxdi la vorton de Dio.
-
8
|Hechos 13:8|
Sed kontrauxstaris al ili Elimas, la magiisto (cxar tion signifas lia nomo), penante deturni la prokonsulon for de la fido.
-
9
|Hechos 13:9|
Sed Sauxlo, kiu estas Pauxlo, plenigite de la Sankta Spirito kaj fikse rigardante lin,
-
10
|Hechos 13:10|
diris:Ho vi, plena de cxia trompo kaj ruzemeco, filo de diablo, malamiko de cxia justeco, cxu vi ne cxesos defleksi la rektajn vojojn de la Sinjoro?
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5