-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Hechos 27:1|
Kaj kiam estis decidite, ke ni sxipiru al Italujo, oni transdonis Pauxlon kaj kelkajn aliajn malliberulojn al centestro, nomata Julio, el la Auxgusta kohorto.
-
2
|Hechos 27:2|
Kaj enirinte en sxipon el Adramitio, veturontan al la lokoj cxe la marbordo de Azio, ni ekveturis sur la maron, havante kun ni Aristarhxon, Makedonon el Tesaloniko.
-
3
|Hechos 27:3|
Kaj la sekvantan tagon ni vizitis Cidonon; kaj Julio kondutis afable rilate Pauxlon, kaj permesis al li iri al siaj amikoj kaj refresxigxi.
-
4
|Hechos 27:4|
Kaj irinte de tie sur la maron, ni preterveturis sub la sxirmo de Kipro, cxar la ventoj estis kontrauxaj.
-
5
|Hechos 27:5|
Kaj transveturinte la maron apud Kilikio kaj Pamfilio, ni alvenis al Mira en Likio.
-
6
|Hechos 27:6|
Kaj la centestro, trovinte tie sxipon Aleksandrian veturontan al Italujo, enirigis nin en gxin.
-
7
|Hechos 27:7|
Kaj veturante malrapide dum multe da tagoj kaj venkinte kun malfacileco proksime al Knido (cxar la vento ne permesis al ni atingi gxin), ni veturis sub la sxirmo de Kreto, apud Salmone;
-
8
|Hechos 27:8|
kaj kun malfacileco veturinte preter la marbordo, ni alvenis al loko, nomata Belaj Havenoj, proksime de kiu estas la urbo Lasaja.
-
9
|Hechos 27:9|
Kaj kiam pasis multe da tempo, kaj la vojagxo jam farigxis dangxera, cxar jam pasis la Fasto, Pauxlo avertis ilin,
-
10
|Hechos 27:10|
dirante al ili:Ho viroj, mi ekvidas, ke la vojagxo estos kun difekto kaj multa perdo, ne nur de la sxargxo kaj de la sxipo, sed ankaux de niaj vivoj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Deuteronomio 11-13