-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Hechos 24:1|
Kaj post kvin tagoj la cxefpastro Ananias malsupreniris tien kun kelkaj pliagxuloj, kaj unu advokato, nomata Tertulo; kaj ili faris denuncon antaux la provincestro kontraux Pauxlo.
-
2
|Hechos 24:2|
Kaj kiam cxi tiu estas vokita, Tertulo komencis akuzi lin, dirante: CXar ni gxuadas grandan trankvilecon per vi, kaj malbonajxoj estas gxustigitaj por cxi tiu nacio per via antauxzorgeco,
-
3
|Hechos 24:3|
ni akceptas tion, cxiel kaj cxie, plej nobla Felikso, kun plena dankemeco.
-
4
|Hechos 24:4|
Sed (por ke mi vin ne tro tedu) mi vin petegas auxskulti nin mallonge, laux via bonkoreco.
-
5
|Hechos 24:5|
CXar ni trovis cxi tiun viron pestulo, kaj incitanta al ribelado inter cxiuj Judoj tra la tuta mondo, kaj cxefo de la Nazaretana sekto;
-
6
|Hechos 24:6|
li provis ankaux profani la templon; kaj ni arestis lin kaj volis jugxi lin laux nia legxo.
-
7
|Hechos 24:7|
Sed la cxefkapitano Lisias venis, kaj per granda perforto forprenis lin el niaj manoj,
-
8
|Hechos 24:8|
kaj ordonis al liaj akuzantoj veni antaux vin; kaj nun, ekzamenante lin, vi mem povos certigxi pri cxio, pro kio ni lin akuzas.
-
9
|Hechos 24:9|
Kaj la Judoj ankaux konsentis, dirante, ke cxi tio estas vera.
-
10
|Hechos 24:10|
Tiam Pauxlo, kiam la provincestro signis, ke li parolu, respondis: Sciante, ke jam de multaj jaroj vi estas jugxisto por cxi tiu nacio, mi des pli volonte min defendas;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5