-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Hechos 10:1|
En Cezarea estis unu viro, nomata Kornelio, centestro de la kohorto nomata la Itala,
-
2
|Hechos 10:2|
viro pia, kiu timis Dion kune kun sia tuta familio, kaj donis multajn almozojn al la popolo, kaj pregxis al Dio konstante.
-
3
|Hechos 10:3|
Tiu vidis klare en vizio, cxirkaux la nauxa horo de la tago, angxelon de Dio, alvenantan al li, kaj dirantan al li:Kornelio.
-
4
|Hechos 10:4|
Kaj cxi tiu, fikse rigardante lin kaj timante, diris:Kio estas, Sinjoro? Kaj li diris al li:Viaj pregxoj kaj viaj almozoj supreniris kiel memorajxo antaux Dio.
-
5
|Hechos 10:5|
Kaj nun sendu virojn al Jafo, kaj venigu Simonon, kiu estas alnomata Petro;
-
6
|Hechos 10:6|
li gastas cxe unu Simon, tanisto, kies domo estas apud la marbordo.
-
7
|Hechos 10:7|
Kaj kiam foriris la angxelo, kiu parolis al li, li alvokis du el siaj domservantoj, kaj pian soldaton el tiuj, kiuj cxiam dejxoris apud li;
-
8
|Hechos 10:8|
kaj klariginte cxion al ili, li sendis ilin al Jafo.
-
9
|Hechos 10:9|
Kaj en la sekvanta tago, kiam ili vojagxis kaj alproksimigxis al la urbo, Petro supreniris sur la tegmenton, por pregxi, cxirkaux la sesa horo;
-
10
|Hechos 10:10|
kaj li farigxis malsata, kaj deziris mangxi; sed dum oni pretigis, falis sur lin ekstazo;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5