-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Hechos 2:1|
Kaj kiam venis la Pentekosta tago, ili cxiuj estis unuanime en unu loko.
-
2
|Hechos 2:2|
Kaj subite venis el la cxielo sono kvazaux blovego de forta vento, kaj gxi plenigis la tutan domon, kie ili sidis.
-
3
|Hechos 2:3|
Kaj al ili aperis disirantaj langoj kvazaux el fajro, kaj sidigxis sur cxiun el ili.
-
4
|Hechos 2:4|
Kaj cxiuj plenigxis de la Sankta Spirito, kaj komencis paroli aliajn lingvojn, kiel la Spirito donis al ili parolpovon.
-
5
|Hechos 2:5|
Kaj en Jerusalem tiam logxis piaj Judoj el cxiu nacio sub la cxielo.
-
6
|Hechos 2:6|
Kaj kiam auxdigxis tiu sono, la homamaso kunvenis kaj miregis, cxar cxiu aparte auxdis ilin paroli per lia propra dialekto.
-
7
|Hechos 2:7|
Kaj cxiuj konfuzigxis kaj miris, dirante unu al alia:Rigardu! cxu ne estas Galileanoj cxiuj tiuj parolantoj?
-
8
|Hechos 2:8|
Kiel do ni auxdas cxiu en sia dialekto, en kiu ni naskigxis?
-
9
|Hechos 2:9|
Partoj kaj Medoj kaj Elamanoj, kaj logxantoj en Mezopotamio, Judujo, Kapadokio, Ponto kaj Azio,
-
10
|Hechos 2:10|
Frigio kaj Pamfilio, Egiptujo kaj la partoj de Libio apud Kireno, kaj paslogxantaj Romanoj, Judoj kaj prozelitoj,
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5