-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
21
|Hechos 2:21|
Kaj cxiu, kiu vokos la nomon de la Eternulo, savigxos.
-
22
|Hechos 2:22|
Izraelidoj, auxskultu la jenajn vortojn:Jesuon, la Nazaretanon, viron de Dio, elmontritan al vi per potencajxoj kaj mirakloj kaj signoj, kiujn Dio faris per li meze de vi, kiel vi mem scias,
-
23
|Hechos 2:23|
lin, laux la difinita intenco kaj antauxscio de Dio transdonitan, vi per la manoj de senlegxuloj krucumis kaj mortigis;
-
24
|Hechos 2:24|
lin Dio levis, malliginte la suferojn de morto, cxar estis neeble, ke li estu tenata de gxi.
-
25
|Hechos 2:25|
CXar David diris pri li: CXiam mi vidis la Eternulon antaux mi, CXar Li estas cxe mia dekstra mano, por ke mi ne falu;
-
26
|Hechos 2:26|
Tial gxojis mia koro, ravigxis mia lango, Ecx mia karno ripozas en espero;
-
27
|Hechos 2:27|
CXar Vi ne lasos mian animon al SXeol, Vi ne permesos, ke Via sanktulo forputru.
-
28
|Hechos 2:28|
Vi konigis al mi la vojojn de la vivo, Vi plenigos min per gxojo antaux Vi.
-
29
|Hechos 2:29|
Fratoj, mi povas libere paroli al vi pri la patriarko David, ke li mortis kaj estis enterigita, kaj lia tombo estas cxe ni gxis la nuna tago.
-
30
|Hechos 2:30|
Estante do profeto, kaj sciante, ke Dio jxuris al li per jxuro, sidigi sur lia trono iun el la frukto de liaj lumboj,
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5