-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Hechos 25:1|
Festo do, veninte en la provincon, post tri tagoj supreniris de Cezarea al Jerusalem.
-
2
|Hechos 25:2|
Kaj la cxefpastro kaj la cxefoj de la Judoj faris denuncon al li kontraux Pauxlo, kaj lin instigis,
-
3
|Hechos 25:3|
petante de li favoron kontraux Pauxlo, ke li venigu lin al Jerusalem; cxar ili arangxis embuskon, por mortigi lin sur la vojo.
-
4
|Hechos 25:4|
Tamen Festo respondis, ke Pauxlo estas gardata en Cezarea, kaj ke li mem baldaux iros tien.
-
5
|Hechos 25:5|
Tial, li diris, la eminentuloj el vi tien iru kun mi, kaj se estas io krima en la viro, ili lin akuzu.
-
6
|Hechos 25:6|
Kaj restinte inter ili ne pli ol ok aux dek tagojn, li iris al Cezarea; kaj en la sekvanta tago li sidigxis sur la tribunala segxo, kaj ordonis, ke oni alkonduku Pauxlon.
-
7
|Hechos 25:7|
Kaj kiam li alestis, la Judoj, kiuj malsupreniris de Jerusalem, staris cxirkauxe, akuzante lin pri multaj kaj gravaj kulpoj, kiujn ili ne povis pruvi;
-
8
|Hechos 25:8|
tiam Pauxlo responde pledis:Nek kontraux la legxo de la Judoj, nek kontraux la templo, nek kontraux Cezaro mi iamaniere ofendis.
-
9
|Hechos 25:9|
Sed Festo, dezirante akiri favoron cxe la Judoj, respondis al Pauxlo, dirante:CXu vi volas supreniri al Jerusalem, kaj tie esti jugxata antaux mi pri cxi tiuj aferoj?
-
10
|Hechos 25:10|
Sed Pauxlo diris:Mi staras antaux la tribunalo de Cezaro, kie mi devas esti jugxata; kontraux la Judoj mi faris nenian malbonon, kiel ankaux vi tre bone scias.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Deuteronomio 11-13