-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
31
|Hechos 27:31|
Pauxlo diris al la centestro kaj la soldatoj:Se cxi tiuj ne restos en la sxipo, vi ne povas savigxi.
-
32
|Hechos 27:32|
Tiam la soldatoj detrancxis la sxnurojn de la boato, kaj lasis gxin defali.
-
33
|Hechos 27:33|
Sed gxis venis la tagigxo, Pauxlo petis cxiujn, ke ili prenu iom da nutrajxo, kaj li diris:La nuna tago estas la dek-kvara, en kiu vi dauxre atendas kaj fastadas, preninte nenion.
-
34
|Hechos 27:34|
Tial mi petas vin preni nutrajxon, cxar cxi tio koncernas vian savon; cxar ecx unu haro ne pereos el la kapo al vi cxiuj.
-
35
|Hechos 27:35|
Kaj dirinte tion kaj preninte panon, li donis dankon al Dio antaux cxiuj; kaj dispeciginte gxin, li komencis mangxi.
-
36
|Hechos 27:36|
Tiam ili cxiuj kuragxigxis, kaj ankaux mem prenis nutrajxon.
-
37
|Hechos 27:37|
Kaj ni cxiuj en la sxipo estis ducent sepdek ses animoj.
-
38
|Hechos 27:38|
Kaj mangxinte gxissate, ili malpezigis la sxipon, eljxetante la tritikon en la maron.
-
39
|Hechos 27:39|
Kaj kiam plene tagigxis, ili ne rekonis la landon; sed ili ekvidis unu golfeton kun sablajxo, kaj ili konsiligxis inter si, cxu ili povos surpeli sur gxin la sxipon.
-
40
|Hechos 27:40|
Kaj forlasinte la ankrojn, ili lasis ilin en la maro, kaj samtempe malligis la sxnurojn de la direktiloj; kaj suprenlevinte la antauxvelon kontraux la vento, ili sin direktis al la sablajxo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Deuteronomio 11-13