-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Hechos 13:11|
Kaj nun jen la mano de la Sinjoro estas sur vi, kaj vi estos blinda, ne vidante la sunon dum kelka tempo. Kaj tuj falis sur lin nebulo kaj mallumo, kaj cxirkauxvagante, li sercxis mankondukantojn.
-
12
|Hechos 13:12|
Tiam la prokonsulo, vidinte la okazintajxon, kredis, mirigite de la instruado de la Sinjoro.
-
13
|Hechos 13:13|
Sed Pauxlo kaj liaj akompanantoj eksxipiris de Pafos kaj venis al Perga en Pamfilio; kaj Johano forlasis ilin kaj reiris al Jerusalem.
-
14
|Hechos 13:14|
Sed ili, trapasante de Perga venis al Antiohxia en Pisidio; kaj en la sabato ili eniris en la sinagogon, kaj sidigxis.
-
15
|Hechos 13:15|
Kaj post la legado de la legxo kaj la profetoj, la sinagogestroj sendis al ili, dirante:Fratoj, se estas cxe vi vorto de admono por la popolo, parolu.
-
16
|Hechos 13:16|
Kaj Pauxlo, starigxinte kaj gestinte per la mano, diris: Izraelidoj, kaj vi, kiuj timas Dion, auxskultu.
-
17
|Hechos 13:17|
La Dio de cxi tiu popolo Izrael elektis niajn patrojn, kaj altigis la popolon dum la logxado en Egiptujo, kaj per alta brako elkondukis ilin el tie.
-
18
|Hechos 13:18|
Kaj en la dauxro de cxirkaux kvardek jaroj Li toleris ilian konduton en la dezerto.
-
19
|Hechos 13:19|
Kaj eksterminte sep naciojn en la lando Kanaana, Li donis al ili ilian landon kiel heredon por cxirkaux kvarcent kvindek jaroj;
-
20
|Hechos 13:20|
kaj post tio Li donis jugxistojn gxis la profeto Samuel.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5