-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
21
|Hechos 13:21|
Kaj poste ili petis regxon; kaj Dio donis al ili Saulon, filon de Kisx, viron el la tribo de Benjamen, por kvardek jaroj.
-
22
|Hechos 13:22|
Kaj formetinte lin, Li levis al ili Davidon kiel regxon, pri kiu Li parolis, atestante:Mi trovis Davidon, filon de Jisxaj, viron laux Mia koro; li plenumos Mian tutan volon.
-
23
|Hechos 13:23|
El lia idaro Dio laux promeso venigis al Izrael Savanton, Jesuon,
-
24
|Hechos 13:24|
kiam Johano jam predikis antaux lia alveno la bapton de pento al la tuta popolo Izrael.
-
25
|Hechos 13:25|
Kaj dum Johano plenumis sian kuradon, li diris:Kiu vi supozas, ke mi estas? mi ne estas tiu. Sed jen venas post mi unu, al kiu mi ne estas inda malligi la sandalojn de la piedoj.
-
26
|Hechos 13:26|
Fratoj, idoj el la raso de Abraham, kaj tiuj inter vi, kiuj timas Dion, al ni estas sendita la vorto de cxi tiu savo.
-
27
|Hechos 13:27|
CXar la logxantoj en Jerusalem kaj iliaj regantoj ne konis lin; kaj kondamnante lin, ili plenumis la vocxojn de la profetoj cxiusabate legatajn.
-
28
|Hechos 13:28|
Kaj trovinte en li nenian kauxzon de morto, ili tamen petis Pilaton mortigi lin.
-
29
|Hechos 13:29|
Kaj plenuminte cxion, kio estis skribita pri li, ili forprenis lin de la lignajxo kaj metis lin en tombon.
-
30
|Hechos 13:30|
Sed Dio levis lin el la mortintoj;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5