-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
21
|Hechos 17:21|
(CXiuj Atenanoj kaj la tie logxantaj fremduloj pasigadis la tempon cxe nenio alia, krom diri aux auxdi ion plej novan.)
-
22
|Hechos 17:22|
Kaj Pauxlo staris meze de la Areopago, kaj diris: Atenanoj, mi rimarkas, ke vi estas cxiurilate tro servemaj al diajxoj.
-
23
|Hechos 17:23|
CXar preterpasante kaj rigardante viajn adoratajxojn, mi trovis ankaux altaron, sur kiu estis skribite:AL DIO NEKONATA. Kiun do vi nekonante adoras, Tiun mi predikas al vi.
-
24
|Hechos 17:24|
La Dio, kiu faris la mondon kaj cxion, kio estas en gxi, estante per Si mem Sinjoro de la cxielo kaj la tero, ne logxas en manfaritaj temploj;
-
25
|Hechos 17:25|
kaj ne estas servata de homaj manoj, kvazaux Li ion bezonus, cxar Li mem donas al cxiuj vivon kaj spiron kaj cxion;
-
26
|Hechos 17:26|
kaj el unu origino Li faris cxiujn naciojn de la homoj, por logxi sur la tuta suprajxo de la tero, difininte ordigitajn epokojn kaj la limojn de iliaj logxejoj;
-
27
|Hechos 17:27|
por ke ili sercxu Dion, se eble ili povus cxirkauxpalpi kaj trovi Lin, kvankam Li ne estas malproksime de cxiu el ni;
-
28
|Hechos 17:28|
cxar en Li ni vivas kaj movigxas kaj ekzistas, kiel ankaux iuj viaj poetoj diris:CXar ni estas ankaux Lia idaro.
-
29
|Hechos 17:29|
Tial ni, estante idaro de Dio, devas ne opinii la Diecon simila al oro aux argxento aux sxtono, gravurajxo de homa arto kaj imagado.
-
30
|Hechos 17:30|
Kaj la tempojn de nesciado preterrigardis Dio, sed nun Li proklamas al cxiuj homoj, ke ili pentu;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Éxodo 9-11