-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
21
|Hechos 18:21|
sed adiauxinte ilin, kaj dirinte:Mi denove revenos al vi, se placxos al Dio-li eksxipiris el Efeso.
-
22
|Hechos 18:22|
Kaj elsxipigxinte en Cezarea, li supreniris kaj salutis la eklezion, kaj poste vojagxis al Antiohxia.
-
23
|Hechos 18:23|
Kaj pasiginte iom da tempo tie, li foriris, kaj trapasis lauxvice la Galatujan kaj Frigian regionon, fortikigante cxiujn discxiplojn.
-
24
|Hechos 18:24|
Kaj unu Judo, nomata Apolos, Aleksandriano laux gento, viro klera, venis al Efeso; kaj li estis potenca en la Skriboj.
-
25
|Hechos 18:25|
CXi tiu jam estis instruita pri la vojo de la Sinjoro; kaj estante fervora en spirito, li paroladis kaj instruadis precize pri Jesuo, konante nur la bapton de Johano;
-
26
|Hechos 18:26|
kaj li komencis paroli sentime en la sinagogo. Sed Akvila kaj Priskila, auxdinte lin, alprenis lin al si, kaj klarigis al li pli precize la vojon de Dio.
-
27
|Hechos 18:27|
Kaj kiam li volis transiri en la Ahxajan landon, la fratoj kuragxigis lin, kaj skribis al la discxiploj, ke ili akceptu lin; kaj alveninte, li multe helpis tiujn, kiuj kredis per graco;
-
28
|Hechos 18:28|
cxar konvinke li refutis la Judojn publike, pruvante per la Skriboj, ke Jesuo estas la Kristo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Crónicas 7-9