-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Hechos 1:11|
kiuj ankaux diris:Viroj Galileanoj, kial vi staras rigardantaj al la cxielo? cxi tiu Jesuo, kiu estas prenita supren for de vi en la cxielon, tiel same revenos, kiel vi vidis lin iranta en la cxielon.
-
12
|Hechos 1:12|
Tiam ili iris returne al Jerusalem de la monteto nomata Olivarba, kiu estas proksime de Jerusalem, en la distanco de sabata vojagxo.
-
13
|Hechos 1:13|
Kaj kiam ili envenis, ili supreniris en la supran cxambron, kie logxis Petro kaj Johano kaj Jakobo kaj Andreo, Filipo kaj Tomaso, Bartolomeo kaj Mateo, Jakobo, filo de Alfeo, kaj Simon, la Fervorulo, kaj Judas, filo de Jakobo.
-
14
|Hechos 1:14|
CXiuj cxi tiuj unuanime persistis en pregxado kaj petado, kun la virinoj, kaj Maria, la patrino de Jesuo, kaj kun liaj fratoj.
-
15
|Hechos 1:15|
Kaj en tiuj tagoj Petro, starigxinte meze de la fratoj, diris (kaj multego da personoj estis kune, cxirkaux cent dudek):
-
16
|Hechos 1:16|
Fratoj, estis necese, ke plenumigxu tiu Skribo, kiun la Sankta Spirito antauxparolis per la busxo de David pri Judas, kiu farigxis gvidanto al tiuj, kiuj kaptis Jesuon.
-
17
|Hechos 1:17|
CXar li estis kalkulita inter ni kaj ricevis sian parton en cxi tiu servado.
-
18
|Hechos 1:18|
(Tiu ja akiris kampon per la rekompenco de sia maljusteco, kaj falinte kapantauxe, li diskrevis meze, kaj cxiuj liaj internajxoj elsxutigxis.
-
19
|Hechos 1:19|
Kaj tio farigxis sciata al cxiuj logxantoj en Jerusalem, tiel ke en ilia dialekto tiu kampo estas nomita Akeldama, tio estas, Kampo de Sango.)
-
20
|Hechos 1:20|
CXar estas skribite en la Psalmaro: Lia logxejo dezertigxu, Kaj en gxi ne ekzistu logxanto; kaj: Lian oficon ricevu alia.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5