-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
21
|Hechos 21:21|
kaj oni raportis al ili pri vi, ke vi instruas cxiujn Judojn, kiuj estas inter la nacianoj, forlasi Moseon, dirante, ke ili ne cirkumcidu la infanojn, nek sekvu la kutimojn.
-
22
|Hechos 21:22|
Kio do estas? nepre ili auxdos, ke vi venis.
-
23
|Hechos 21:23|
Faru do tion, kion ni diras al vi:Ni havas kvar virojn, kiuj faris sanktan promeson;
-
24
|Hechos 21:24|
prenu cxi tiujn, sanktigu vin kun ili, kaj pagu iliajn elspezojn, por ke ili razu sian kapon; kaj cxiuj scios, ke nenia vero estas en tio, kion oni raportis pri vi, sed ke vi mem ankaux iradas orde, observante la legxon.
-
25
|Hechos 21:25|
Sed koncerne la nacianojn, kiuj ekkredis, ni jam skribis, decidante, ke ili gardu sin kontraux idoloferitajxoj kaj sango kaj sufokitajxo kaj malcxasteco.
-
26
|Hechos 21:26|
Tiam Pauxlo alprenis al si la virojn, kaj, sanktiginte sin kun ili, en la sekvanta tago li eniris en la templon, kaj deklaris la plenumon de la tagoj de la purigado, gxis la oferajxo estos alportita por cxiu el ili.
-
27
|Hechos 21:27|
Kaj kiam la sep tagoj preskaux finigxis, la Judoj el Azio, vidinte lin en la templo, incitis la tutan homamason, kaj lin kaptis,
-
28
|Hechos 21:28|
ekkriante:Izraelidoj, helpu:Jen estas la viro, kiu cxie instruadas cxiujn kontraux la popolo kaj la legxo kaj cxi tiu loko, kaj ankaux li kondukis Grekojn en la templon kaj profanis cxi tiun sanktan lokon.
-
29
|Hechos 21:29|
CXar ili antauxe vidis kun li en la urbo la Efesanon Trofimo; kaj ili supozis, ke Pauxlo kondukis lin en la templon.
-
30
|Hechos 21:30|
Kaj la tuta urbo ekscitigxis, kaj la popolo kunkuris; kaj preninte Pauxlon, oni trenis lin ekster la templon; kaj tuj la pordoj estis sxlositaj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5