-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Hechos 23:11|
Kaj la sekvantan nokton la Sinjoro staris apud li, kaj diris:Kuragxu; cxar kiel vi jam atestis pri mi en Jerusalem, tiel vi devas atesti ankaux en Romo.
-
12
|Hechos 23:12|
Kaj je la tagigxo la Judoj konspiris, kaj per solena jxuro sin ligis, dirante, ke ili nek mangxos nek trinkos, gxis ili mortigos Pauxlon.
-
13
|Hechos 23:13|
Kaj pli ol kvardek estis la tiel kunjxurintaj.
-
14
|Hechos 23:14|
Kaj ili venis al la cxefpastroj kaj la pliagxuloj, kaj diris:Ni per solena jxuro ligis nin gustumi nenion, gxis ni mortigos Pauxlon.
-
15
|Hechos 23:15|
Nun do vi kune kun la sinedrio instigu la cxefkapitanon, ke li konduku lin al vi, kvazaux vi volus jugxi pri la afero pli precize; kaj ni, antaux ol li alproksimigxos, estos pretaj pereigi lin.
-
16
|Hechos 23:16|
Sed la filo de la fratino de Pauxlo, enveninte, auxdis pri la embusko, kaj li iris en la fortikajxon, kaj pri tio sciigis Pauxlon.
-
17
|Hechos 23:17|
Kaj Pauxlo alvokis unu el la centestroj, kaj diris:Konduku cxi tiun junulon al la cxefkapitano, cxar li havas ion por diri al li.
-
18
|Hechos 23:18|
Li do prenis lin kaj kondukis lin al la cxefkapitano, kaj diris:La katenito Pauxlo min alvokis, kaj petis, ke mi konduku al vi cxi tiun junulon, kiu havas ion por diri al vi.
-
19
|Hechos 23:19|
Kaj la cxefkapitano prenis lian manon, kaj, flankenirante, demandis lin aparte:Kio estas tio, kion vi havas por diri al mi?
-
20
|Hechos 23:20|
Kaj li diris:La Judoj interkonsentis peti, ke vi konduku Pauxlon malsupren morgaux en la sinedrion, kvazaux ili intencus fari pri li esploron iom pli precizan.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 1-3