-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Hechos 26:1|
Kaj Agripo diris al Pauxlo:Estas permesate al vi paroli por vi mem. Tiam Pauxlo, etendinte sian manon, responde pledis:
-
2
|Hechos 26:2|
Mi min trovas felicxa, regxo Agripo, ke mi respondos antaux vi hodiaux rilate cxion, pri kio mi estas akuzita de la Judoj;
-
3
|Hechos 26:3|
precipe cxar vi estas klera pri cxiuj moroj kaj demandoj, kiuj ekzistas cxe la Judoj; tial mi petegas vin auxskulti min pacience.
-
4
|Hechos 26:4|
Mian vivmanieron de post mia juneco, kiu estis de la komenco en mia nacio, en Jerusalem, cxiuj Judoj scias,
-
5
|Hechos 26:5|
konante min jam longe, kaj sciante (se ili volus atesti), ke laux la plej severa sekto de nia religio mi vivis Fariseo.
-
6
|Hechos 26:6|
Kaj nun mi staras cxi tie jugxota pro la espero de la promeso farita de Dio al niaj patroj,
-
7
|Hechos 26:7|
al kiu promeso niaj dek du triboj, fervore servante Dion nokte kaj tage, esperas atingi. Kaj pri tiu espero mi estas akuzita de la Judoj, ho regxo!
-
8
|Hechos 26:8|
Kial oni cxe vi opinias nekredinde, ke Dio levos la mortintojn?
-
9
|Hechos 26:9|
Mi mem ja pensis en mi, ke mi devas fari multajn agojn kontraux la nomo de Jesuo, la Nazaretano.
-
10
|Hechos 26:10|
Kaj tion mi ankaux faris en Jerusalem; kaj multajn el la sanktuloj en karcerojn mi ensxlosis, ricevinte de la cxefpastroj la auxtoritaton, kaj cxe ilia mortigado mi ilin per vocxdono kondamnis.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5