-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
21
|Hechos 28:21|
Kaj ili diris al li:Ni ne ricevis el Judujo leterojn pri vi, kaj neniu el la fratoj, alveninte, raportis aux parolis pri vi ion malbonan.
-
22
|Hechos 28:22|
Sed ni deziras auxdi de vi, kion vi opinias; cxar pri tiu sekto ni scias, ke cxie oni kontrauxparolas al gxi.
-
23
|Hechos 28:23|
Kaj difininte tagon por li, ili grandnombre venis al li en lian logxejon; kaj li faris al ili klarigon, atestante la regnon de Dio, kaj penante konvinki ilin pri Jesuo, el la legxo de Moseo kaj el la profetoj, de mateno gxis vespero.
-
24
|Hechos 28:24|
Kaj unuj kredis la parolitajxojn, kaj aliaj ne kredis.
-
25
|Hechos 28:25|
Kaj ne konsentante inter si, ili foriris, post kiam Pauxlo parolis unu vorton:Bone parolis la Sankta Spirito per la profeto Jesaja al viaj patroj,
-
26
|Hechos 28:26|
dirante: Iru al tiu popolo, kaj diru: Auxdante, vi auxdos, sed ne komprenos; Kaj vidante, vi vidos, sed ne rimarkos;
-
27
|Hechos 28:27|
CXar la koro de tiu popolo grasigxis, Kaj iliaj oreloj auxdas malklare, Kaj siajn okulojn ili fermis, Por ke ili ne vidu per siaj okuloj, Kaj por ke ili ne auxdu per siaj oreloj, Kaj por ke ili ne komprenu per sia koro, Kaj por ke ili ne konvertigxu, Kaj por ke Mi ne sanigu ilin.
-
28
|Hechos 28:28|
Certigxu do al vi, ke cxi tiu savado de Dio estas sendata al la nacianoj, kaj ili auxskultos.
-
29
|Hechos 28:29|
Kaj kiam li diris tion, la Judoj foriris, havante inter si multe da disputado.
-
30
|Hechos 28:30|
Kaj li logxadis tutajn du jarojn en sia propra logxejo, kaj li akceptis cxiujn, kiuj eniris al li,
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Levítico 17-19