-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Hechos 3:11|
Kaj dum li tenis Petron kaj Johanon, la tuta popolo kunkuris al ili en la portiko nomata Salomona, miregante.
-
12
|Hechos 3:12|
Kaj Petro, vidante tion, respondis al la popolo:Izraelidoj, kial vi miras pri cxi tio? kaj kial vi fikse rigardas nin, kvazaux per propra potenco aux pieco ni igis lin piediri?
-
13
|Hechos 3:13|
La Dio de Abraham kaj de Isaak kaj de Jakob, la Dio de niaj patroj, gloris Sian Servanton Jesuo, kiun vi transdonis, kaj malkonfesis antaux la vizagxo de Pilato, kiam cxi tiu decidis liberigi lin.
-
14
|Hechos 3:14|
Sed vi malkonfesis la Sanktulon kaj Justulon, kaj petis, ke mortiginto estu donita al vi,
-
15
|Hechos 3:15|
kaj mortigis la Estron de la vivo, kiun Dio relevis el la mortintoj, pri kio ni estas atestantoj.
-
16
|Hechos 3:16|
Kaj lia nomo, per fido en lia nomo, fortigis cxi tiun, kiun vi vidas kaj konas; kaj la fido, kiu estas per li, donis al li cxi tiun plensanecon antaux vi cxiuj.
-
17
|Hechos 3:17|
Kaj nun, fratoj, mi scias, ke vi agis de nescio, kiel ankaux viaj regantoj.
-
18
|Hechos 3:18|
Sed tiel Dio plenumis tion, kion Li antauxanoncis per la busxo de cxiuj profetoj, ke Lia Kristo suferos.
-
19
|Hechos 3:19|
Pentu do, kaj konvertigxu, por ke viaj pekoj estu forvisxitaj, por ke venu tempoj de refresxigxo de la vizagxo de la Eternulo,
-
20
|Hechos 3:20|
kaj por ke Li sendu la por vi difinitan Kriston, Jesuon,
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Deuteronomio 32-34