-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
21
|Hechos 4:21|
Kaj ili, denove minacinte, liberigis ilin, trovinte nenion, pro kio ili povus ilin puni, pro la popolo; cxar cxiuj gloris Dion pro la faritajxo.
-
22
|Hechos 4:22|
CXar estis pli ol kvardekjara la viro, sur kiu farigxis cxi tiu signo resaniga.
-
23
|Hechos 4:23|
Kaj liberigite, ili venis al siaj kunuloj kaj rakontis cxion, kion la cxefpastroj kaj pliagxuloj diris al ili.
-
24
|Hechos 4:24|
Kaj auxdinte, ili levis la vocxon al Dio unuanime, kaj diris:Ho Plejpotenculo, kiu faris la cxielon kaj la teron kaj la maron, kaj cxion, kio estas en ili,
-
25
|Hechos 4:25|
kaj kiu per la Sankta Spirito, per la busxo de nia patro David, Via servanto, diris: Kial tumultas popoloj, Kaj gentoj pripensas vanajxon?
-
26
|Hechos 4:26|
Levigxis la regxoj de la tero, Kaj la regantoj kolektigxis kune, Kontraux la Eternulo kaj kontraux Lia Sanktoleito;
-
27
|Hechos 4:27|
cxar vere en cxi tiu urbo kolektigxis kontraux Via sankta Servanto Jesuo, kiun Vi sanktoleis, kune Herodo kaj Pontio Pilato kun la gentoj kaj la popoloj de Izrael,
-
28
|Hechos 4:28|
por fari cxion, kion Via mano kaj Via intenco antauxdifinis.
-
29
|Hechos 4:29|
Kaj nun, ho Eternulo, rigardu iliajn minacojn; kaj donu al Viaj sklavoj paroli Vian vorton kun plena kuragxo,
-
30
|Hechos 4:30|
dum Vi etendos Vian manon por sanigado, kaj signoj kaj mirakloj farigxos per la nomo de Via sankta Servanto Jesuo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5