-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Hechos 7:11|
Kaj venis malsato sur la tutan landon Egiptujon kaj Kanaanon, kaj granda sufero; kaj niaj patroj ne trovis nutrajxon.
-
12
|Hechos 7:12|
Sed kiam Jakob auxdis, ke estas greno en Egiptujo, li sendis unue niajn patrojn.
-
13
|Hechos 7:13|
Kaj la duan fojon Jozef rekonatigxis al siaj fratoj, kaj la gento de Jozef estis montrita al Faraono.
-
14
|Hechos 7:14|
Kaj Jozef sendis, kaj alvokis sian patron Jakob, kaj la tutan parencaron, sepdek kvin animojn.
-
15
|Hechos 7:15|
Kaj Jakob venis en Egiptujon, kaj mortis li mem kaj niaj patroj;
-
16
|Hechos 7:16|
kaj ili estis transportitaj al SXehxem kaj metitaj en la tombon, kiun Abraham acxetis por prezo argxenta de la filoj de HXamor en SXehxem.
-
17
|Hechos 7:17|
Sed kiam alproksimigxis la tempo de la promeso, kiun Dio jxuris al Abraham, la popolo diskreskis kaj multigxis en Egiptujo,
-
18
|Hechos 7:18|
gxis aperis alia regxo, kiu ne konis Jozefon.
-
19
|Hechos 7:19|
Tiu agis ruze kontraux nia gento, kaj premis niajn patrojn tiel, ke ili eljxetis siajn infanojn, por ke ili ne vivadu.
-
20
|Hechos 7:20|
En tiu tempo Moseo naskigxis, kaj estis eksterordinare bela; kaj li estis nutrata tri monatojn en la domo de sia patro;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Deuteronomio 11-13