-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
31
|Hechos 8:31|
Kaj tiu diris:Kiel mi povas, se neniu min gvidas? Kaj li petis Filipon, ke li supreniru kaj sidigxu kun li.
-
32
|Hechos 8:32|
La peco de la Skribo, kiun li legis, estis jena: Li estis kondukata kiel sxafo al la bucxo; Kaj kiel sxafido muta antaux sia tondanto, Li ne malfermis sian busxon;
-
33
|Hechos 8:33|
En lia humiligxo lia jugxo estis deprenita; Pri lia generacio kiu rakontos? CXar lia vivo estas prenita for de la tero.
-
34
|Hechos 8:34|
Kaj la euxnuko responde al Filipo diris:Mi petas vin, pri kiu parolis la profeto cxi tion? cxu pri si, aux pri iu alia?
-
35
|Hechos 8:35|
Kaj Filipo malfermis sian busxon, kaj komencante de tiu Skribo, predikis al li Jesuon.
-
36
|Hechos 8:36|
Kaj dum ili iris sur la vojo, ili alvenis al iu akvo; kaj la euxnuko diris:Jen estas akvo; kio malhelpas min baptigxi?
-
37
|Hechos 8:37|
Kaj Filipo diris:Se vi kredas per via tuta koro, tio estas permesata. Kaj li respondis:Mi kredas, ke Jesuo Kristo estas la Filo de Dio.
-
38
|Hechos 8:38|
Kaj li ordonis, ke la cxaro haltu, kaj ili ambaux malsupreniris en la akvon, Filipo kaj la euxnuko; kaj li baptis lin.
-
39
|Hechos 8:39|
Kaj kiam ili supreniris el la akvo, la Spirito de la Eternulo forkaptis Filipon; kaj la euxnuko ne plu lin vidis, kaj li iris sian vojon, gxojante.
-
40
|Hechos 8:40|
Sed Filipo trovigxis en Asxdod; kaj trapasante, li predikis la evangelion en cxiuj urboj, gxis li alvenis en Cezarean.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5